Saltu al enhavo

Sámuel Benkő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sámuel Benkő
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1742 (1742-11-30)
en Bățanii Mici
Morto 25-an de aprilo 1825 (1825-04-25) (82-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lejdeno - homa scienco (–1775)
Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1778) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
patologo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

BENKŐ Sámuel (benkeo:) estis hungara kuracisto, ĉefkuracisto de Borsod naskita en Kisbacon en 1743 kaj mortinta en Miskolc la 25-an de aprilo 1825.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sámuel Benkő studis en Germanujo kaj Nederlando, li havigis diplomon de kuracisto en Leiden, diplomon pri filozofio en Buda. Li agadis por enkonduki la kuracistmeteorologiajn observadojn. Li estis la unua hungara scienca patologisekciisto. Lian laboraĵon pri la febro la kuracistakademio de Dijon honoris per rekompenso. Estis grava lia studo pri la skarlatino. Li priokupiĝis ankaŭ ŝtatfilozofion. Li estas la aŭtoro de unu el unuaj urbohistoriaj verkoj.

  • A hójagos himlőről való tanácsadás (Kassa, 1781);
  • Topographia oppidi Miskolcz historico-medica (Cassoviae, 1782);
  • Problema chirurgicum etc. (Posonii et Cassoviae, 1783);
  • Novum febris scarlatinae genus (Pest, 1784);
  • Tentamen philopatriae (Vindobonae, 1787);
  • Ephemerides meteorologico-medicae annorum 1780-1793 (Vindobonae, 1794);
  • Novae Ephemerides astronomico-medicae annorum 1794-1801 (Vindobonae, 1802).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Gortvay György: B. S. az első magyar klinikai kórboncnok (Orv. Hetil. Horus, 1958. 50. sz.);
  • Csillag István: 140 éve halt meg B. S. (Orv. Hetil. 1965. 22. sz.);
  • Zoltán Szőkefalvy Nagy-Endre Zétényi: Egy XVIII. századi magyar meteorológus (Borsodi Szle, 1965. 3. sz.).