Sándor Németh Nyiba
Sándor Németh Nyiba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Németh Sándor |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1957 (67-jaraĝa) en Kenyeri |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gimnastika Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | muzikisto redaktoro poeto sporta trejnisto universitata instruisto |
Sándor Németh Nyiba [ŝAndor nEmet njiba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Nyiba Sándor estis hungara luktisto, olimpiano, trejnisto, poeto, muzikisto, redaktoro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Németh Sándor, Nyiba estas prenita aldonnomo, kvazaŭ moknomo.
Németh Sándor naskiĝis la 31-an de januaro 1957 en Kenyeri.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Németh Nyiba maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, sed poste li finis ankaŭ komercan mezlernejon, fine li akiris diplomojn en sporta instituto kaj Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li aĝis 12, kiam li komencis gitaradi kaj drumadi. Li estis membro de pluraj ŝlagromuzikistoj. Li debutis kiel poeto en 1988, ekde 2000 li kreis radiajn kaj televidajn programojn.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Sándor Németh Nyiba inter 1972-1975 estis luktisto en Győr, poste en ĉefurba sportklubo. Li estis olimpiano, sed signifajn rezultojn li neniam atingis. Fine li estis trejnisto kaj instruis en la menciita altlernejo, levita jam universitato.
Liaj volumoj
[redakti | redakti fonton]- Fűzfakereszt (sen eldonjaro)
- Nyibaizmus. Ne szégyelld, hogy van lelked. Németh Nyiba Sándor versei. Interjúk élő legendákkal, őskövületekkel (2014)