Tápiószele
Tápiószele (tApiOsele) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva, la tuta nomo signifas vento de Tápió.
Bazaj informoj
- Areo:37 km²
- Loĝantaro: 6040
- Poŝtkodo: 2766
- Telefonprefikso: 53
Situo
Tápiószele situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Budapeŝto-Nagykáta-Cegléd, laŭ la fervojo Budapeŝto-Nagykáta-Szolnok inter Újszász kaj Nagykáta.
Historio
Oni trovis restaĵojn el la neolitiko kaj de skitoj. La unua skriba mencio devenis el 1219. Pro la tataroj kaj turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en 1723 refondiĝis. En 1914 vilaĝdomo konstruiĝis. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.
Preĝejoj
- romkatolika (parte gotika) preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino, en la 18-a jarcento barokiĝis, baldaŭe pligrandiĝis
- kalvinana preĝejo el la 19-a jarcento
- luterana klasikisma preĝejo de 1825
Famuloj
- en Tápiószele naskiĝis biokemiisto Mihály Gerendás
Fontoj
- hungara Vikipedio