Újszász
Aspekto
| Újszász | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| Hungaria urbo (1997–) | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 5052 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 5 858 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 18′ N, 20° 5′ O (mapo)47.320.083333333333Koordinatoj: 47° 18′ N, 20° 5′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 58,2 km² (5 820 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Újszász [UjsAs] estas urbo en meza Hungario, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Szolnok.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 58,20 km²
- Loĝantaro: 6153 (stato: 2015)
- Poŝtkodo: 5052
- Telefonprefikso: 56
Geografio
[redakti | redakti fonton]Újszász situas sur ebenaĵo. Ĝi estas grava fervoja nodo, branĉoj estas al Budapeŝto, Szolnok kaj Jászberény.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la mezepoko jasoj kaj saksoj loĝis ĉi tie, sakso hungare "szász", estas trovebla en la urbonomo. Estis menciita ŝtona preĝejo de Zaaz (=sakso) en 1347. En la 16-a jarcento la loko senhomiĝis pro la konstantaj militadoj. En 1744 Újszász rehomiĝis kaj urbiĝis en 1997.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Menciinda interesaĵo estas Kastelo de Újszász, sed estas ankaŭ Kasteleto en Újszász. La impona novromanika romkatolika preĝejo de Stefano la 1-a (Újszász) konstruiĝis en 1885. La turo estas 40 m-ojn alta.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Újszász naskiĝis kaj mortis kuracisto Gyula Szegedi.
- En Újszász naskiĝis:
- bankisto Ede Bakó
- inĝeniero Andor Kallivoda
- lokhistoriisto András Gombás
- monaĥo Ferenc Vágó.
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Iam tie loĝadis saksoj.





