Saltu al enhavo

Tântava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tântava
vilaĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 87116
Demografio
Loĝantaro 1 225  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 44° 25′ N, 25° 49′ O (mapo)44.41510925.824502Koordinatoj: 44° 25′ N, 25° 49′ O (mapo) [+]
Alto 97 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Tântava (Rumanio)
Tântava (Rumanio)
DEC
Situo de Tântava

Map

vdr

TântavaTîntava estas vilaĝo en la graflando Giurgiu, Rumanio, en la municipo Grădinari (kun la vilaĝoj Grădinari kaj Zorile) en la historia regiono MuntenioValaĥio.

Du torentaj akvoj pasas tra la vilaĝo, la rivero Argeș kaj ĝia alfluanto Sabar.

Tântava limas la sekvajn vilaĝojn: Grădinari (en la sudo), Dârvari (en la oriento), Mihai-Vodă (en la nordo), Crivina (en la nordokcidento) kaj Ogrezeni (en la okcidento).

Ĝi estas unu el la tri vilaĝoj de komunumo Grădinari en Giurgiu distrikto. En la pasinteco arbaroj estis multnombraj, sed pro la loĝantoj ili iom post iom malaperas, restas ankoraŭ kelkaj pecetoj da arboj kaj arbedoj konataj kiel Grădinari Arbaro (sude) kaj Mihai-Vodă Arbaro (norde).[1]

La unua dokumenta atestado de la vilaĝo originas de 1589. La komunumo Tântava konsistis el la vilaĝoj Tântava-Banului kaj Tântava-Bălășoaia kaj havis 1180 loĝantojn. Ĉi tie estis preĝejo, akvomuelejo kaj miksita lernejo. En la jaroj '30, la komunumo Tântava estis formata dal du vilaĝoj (Tântava kaj Băcanu). En 1950, la komunumoj estis translokigita al la distrikto Mihăilești kaj poste 1952 al la distrikto Videle en la Bukareŝta regiono. Post la dua mondmilito la komunumo Tântava estis absorbita de la nuna komunumo Grădinari.

Hodiaŭ, la stratoj de la vilaĝo Tantava estas: Băcanu, Tufan, Argeșului, Sabarului, Pădurii, Liliacului, Borțea, Brebina, Puțul cu Salcie, Constructorilor, Agricultorilor, Parcului, Frasinului, Platanilor, Nucilor, kaj la strato Silea.

Etimologie parolante, la nomo de la vilaĝo devenas de la rumana vorto "tântav" kiu signifas balbutulo. Alia hipotezo koncerne la originon de la nomo estas ke ĝi venas de turka vorto, kio signifis "teksilo/tekmaŝino".

La 1-an de decembro 2021, post la censo, la loĝantaro de la vilaĝo Tântava sumiĝas al 1 225. loĝantoj.


En 1575, la reganto de Valaĥio Alexandru Mircea Voievod mencias la nomon de la vilaĝo de Tântava por la unua fojo en dokumento. En 1596, la 23 familioj de la vilaĝo estis venditaj, kun tero kaj ĉio, al Sârbu Stolnicul. Tri jarojn poste, Stolnicul donacas la vilaĝon al Monaĥejo Tismana. [2]

Ĉirkaŭ 1831-1833, la vilaĝo havis du novajn posedantojn: la vornic Mihalache Ghica, sur la flanko nomita "Tântava Vornicului", kaj tiam "Tântava Banului", kaj la paharnic Răducanu Căruță, sur la flanko nomita "Tântava Bălășoaia" aŭ "Băcanu". ", sur kiu posedis la nobelino Bălășoaia .

La unua novaĵo pri la vilaĝa preĝejo, kun patrono "Sankta Triunuo" (en rumana lingvo: Sfânta Treime) aperas en 1810. En 1882, ĝi estis rekonstruita de arkimandrito Meletie Căscioreanul[3].


La loĝantoj kultivis ĉefe cerealojn kiel maizo, tritiko, hordeo kaj sekalo.

Tie estas ankaŭ kultivitaj sunfloro, fruktoj kaj legomoj: tomatoj, kukumoj, brasiko, faboj, terpomoj, rafanoj, karotoj, kukurboj, melongeno, zucchini, ktp.; inter fruktoj: framboj, fragoj, melonoj, vinberoj ktp.; inter arboj: abrikotarboj, persikarboj, pomarboj, ĉerizarboj, prunarboj, ktp., sed ankaŭ aliaj plantoj.

Por bestobredado oni bredas kaprojn, ĉevalojn (por trenado de ĉaroj), kokidoj kaj aliaj birdokortoj por ovoj kaj viando, kunikloj kaj aliaj hejmbestoj.

  1. https://cjgiurgiu.ro/wp-content/uploads/2020/11/hotararea-nr.353-din-08.12.2023-cu-anexe.pdf
  2. https://ziarullumina.ro/actualitate-religioasa/an-omagial/tantava-sau-vaietul-mut-al-unui-sat-de-legumicultori-141156.html
  3. https://ziarullumina.ro/actualitate-religioasa/an-omagial/tantava-sau-vaietul-mut-al-unui-sat-de-legumicultori-141156.html