Tömörd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tömörd estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. La loknomo estas turke: temir (=fandoforno). En 896 kune kun la alvenintaj hungaroj alvenis ankaŭ turkdevenaj tribetoj.

Aerfoto pri Tömörd
Preĝejo de Tömörd
Strato en Tömörd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tömörd situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, flankovoje Csepreg estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue oni loĝis tie en la neolitiko, bronzepoko, poste romianoj vivis tie. La hungaroj konstruis fandofornon por feroj kaj ankaŭ fortikaĵon. Dum la kontraŭturkaj bataloj kroataj rifuĝintoj alvenis.

En Tömörd migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Helena kaj kastelon de familio Chernel.