Saltu al enhavo

TEJO Tutmonde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TEJO Tutmonde estis la oficiala revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, aperanta inter la jaroj 1983 kaj 2010. Ĝi donis informojn pri la junulara Esperanto-movado kaj sendiĝis kutime kun Kontakto, kelkfoje aparte. Ĝin ricevadis la individuaj membroj kaj Patronoj de TEJO. Ĝi aboneblis ankaŭ aparte kontraŭ duono de la (UEA)/TEJO-kotizo MJ-T por la koncerna lando.

La lasta aperinta numero de TEJO Tutmonde kiel aparta revuo estis la duobla numero 143–144 (2010:5-6). Post tiam, lige kun renovigo de Kontakto kiel reago al okazinta legantara enketo, TEJO decidis nuligi la revuon TEJO Tutmonde kaj plu aperigadi movadajn novaĵojn en aparta rubriko en Kontakto. Por la rubriko oni decidis konservi la nomon TEJO Tutmonde.

Redaktoroj

Redaktoroj de TEJO Tutmonde kiel aparta revuo estis:

Redaktoro de TEJO Tumonde kiel movada rubriko de Kontakto estas:

Eksteraj ligiloj

greke http://www.tejo.org/tejotutmonde TEJO Tutmonde greke Membriĝi en TEJO (TEJO-membroj aŭtomate ricevas Kontakton kun la rubriko TEJO Tutmonde)