Taŭmaturgaj reĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝo Henriko la 2-a de Francio kuracanta skrofolulojn (miniaturo de la 16-a jarcento).

La vokmaniero Taŭmaturgaj reĝoj estis kunigita al la francaj reĝoj kaj al la anglaj reĝoj, al kiuj, ĝis almenaŭ la fino la duono de la 18-a jarcento, estis populare atribuitaj sanigajn povojn ŝuldeblajn al la dia naturo de la reĝeco.

Origino[redakti | redakti fonton]

La mansurmeto, difinita kiel "dia tuŝo", estis farita de reĝoj diritaj taŭmaturgaj reĝoj precipe en Anglio kaj Francio, kaj oni konvinkiĝis ke ĝi kuracus la tuberkolan adeniton diritan ankaŭ “skrofolozon”, nomo de certa nombro de malsanoj de la haŭto.

Kvankam la legendoj volus ke taŭmaturgaj estis jam la Merovidoj (la unua dinastio de la regno de Frankoj), la unuaj certaj fontoj pri la saniga kapablo de la reĝo, koncernas kapetidon, filon de Hugo Kapeto kaj ties posteulon Roberto la 2-a la Pia (972-1031). Tiu rezultas la unua atestito kiel “saniganto el la skrofoloj”, titolo transdonita al liaj posteuloj, ĝis al Karlo la 10-a (1757-1836) kiu preterlasis tiun prerogativon.

La nepo de Roberto estis la normana Vilhelmo la 1-a de Anglio, dirita ankaŭ la “Konkeranto”. Estas danke al tiu parenca ligo ke la anglaj reĝoj laŭ longa tempo al si atribuis la saman taŭmaturgan kapablon, ligitan al iliaj supozitaj rajtoj sur la reĝa Francio (el kio, ekzemple, la centjara milito.

La unua angla reĝo al si atribuinta tian prerogativon estis Henriko la 1-a de Anglio kaj la lasta estis la reĝino Anna (1665 - 1714).

Se por tiuj reĝoj, inter kiuj la Merovidoj, la supernaturaj reĝaj potencoj estis transdonitaj laŭvoje de heredo, kaj la tuta familia gento ĝin posedis, la taŭmaturga tuŝo de la “sanktegaj” germanaj reĝoj ĝin ricevis malrekte de la la Papo, kun la perunkta konsekro per sankta krismo.

La skrofolozo[redakti | redakti fonton]

Per la termino skrofolozo, en la Franca lingvo scrofule (el la latina lingvo), aŭ kun la populara écrouelle, oni hodiaŭ indikas haŭtajn lezojn produktitajn de la tuberkuloza adenito.[1]
En Francio tiuj malsanoj estis nomataj mal le roi (reĝo de la malbono), en Anglio King's Evil (reĝo de la malbono).

La haŭtaj lezoj, en mezepoko, estis evidentaj por la kuracisto kaj ankaŭ distingeblaj el la skrofolozo, dum por la profano tio rezultis malfacile: tiam facilis, en epoko de malmulta higieno, difini "skrofola" kiun ajn haŭtan pusadon. La hororo kiun tiuj lezoj inspiris estis esprimita, naive, en popolaj rakontoj: la vizaĝo putris, la plagoj eliris fetoran odoron…
Tiaj malsanoj estis facile sanigeblaj, kaj ankaŭ saniĝeblaj. La Salerna medicina skolo, ekzemple, ilin kuracis per plastroj de certa tipo de figo.[2]. Aliloke sennombraj malsanuloj, aspirantaj al la saniĝo, pretaj profiti de rimedoj indikataj de la popola voĉo, estis la fono de la historia kadro de la “reĝa miraklo”, la supozita specialisto pri la skrofoloj!

La unktado de la reĝo[redakti | redakti fonton]

Klodvigo la 1-a ricevas la Sanktan Spiriton (kolombo) dum la sankta unktado.

Spite ke la merovidoj, laŭ legendoj kaj laŭ germana tradicio, estus sanktaj, konsekritaj kaj terapeŭtaj, nenio skribita pri tiu aparta praktiko, nome pri ilia kapablo kuraci unu kaj unusolan malsanon, nin atingis.
Nur pri Gontrano, en la Historia Francorum (Historio de la Frankoj), estas rakontate pri kapablo sanigi malsanulojn, sed pri tio neniu alia merovida alvenis informoj.
Krome la merovidoj havus, ja jes, "povojn", sed neniam ili, kiel male iliaj posteuloj, ricevis la dian benon pere de la unktado. Estis la karolida Pipino la pli juna kiu sin unktigi la kapon por friĝi reĝo de la Frankoj.
Kvankam la merovidoj konvertiĝis al Kristanismo (fakte Klodvigo la 1-a estis unu el la unuaj germanaj ĉefoj kiuj kristaniĝis kaj altiris al la nova kredo sian popolon, ne bezonis kiun ajn helpon por sin akcepiĝi ĉe sia popolo. Pipino la pli juna, male, havis sian intereson, por garantii al si la apogon de iu pli granda ol li kaj povi aliri la tronon kaj fermigi en monaĥejo la lastajn merovidojn. Lia antaŭulo, la forta kaj potenca Karolo Martelo, ne havis la saman senhontaĵon sin proklami reĝo.
Pipino, do, estis la iniciatinto de praktiko kiu en Eŭropo havis grandan sukceson: la konsekro per oleo de la reĝo altroniĝanta. La Imperiestroj de la Bizanca Imperio mokis tiun senutilan riton, ĉar, en la tuta romia historio neniam oni sentis tian bezonon.<br La signifo de tiu sakramentalo estas ĉiukaze enorma: ĝi fakte drame rompis kun la germana tradicio laŭ kiu la reĝo estas reĝo nur pro sia aparteno al gento de dia deveno. Per tiu rito la reĝo estis elektito de Dio, la Sanktoleito. Pipino, nemerovida, serĉis alian leĝigon.

Oni havas de tiam, do, tri gradoj de “sankteco”:

  • La reĝo estas sankta ĉar apartenanta al familio de dia gento;
  • la reĝo povas estis sankta, ĉar kiel ĉiuj homoj estas alvokata al la sankteco (laŭ kristanismo);
  • la reĝo estas sankta ĉar paŝtisto elektita de Dio kaj per oleo konsekrita de la eklezia paŝtistaro.

Sed okazis multe malfrue ke ĉefepiskopo de Rems, favore de Hugo Kapeto, aloratoris: «la monarkion oni ne akiras per hereda rajto. Ni konas tri tipojn de elektado: tiu de la abato, tiu de la episkopo, tiu de la imperiestro kaj reĝo».

La reĝo medicinisto[redakti | redakti fonton]

Okazas kun la tria franca monarkio, la Kapetidoj ke alestiĝas la rito de la tuŝo sur la skrofoloze lezitoj.
Hugo Kapeto sin trovis al malfavora situacio, same kiel okazis al Karlo Martelo dum la merovida dinastio: Hugo, spite de sia potenco, devis rezisti al la senegergia, sed ankoraŭ tre amata de la popolo, merovida gento.
La aŭdaca ĝirado estis farita de lia filo Roberto la 2-a la Pia, kiu, kiel atestas la nomo, jam montris aspekton de sankta homo kaj provizita, laŭ hagiografiisto Elgaldo, pri kristanaj virtoj, aparte pri tiu de la asistado al la lepruloj. Sed okazas kun la nepo Filipo la 1-a (972- 1031) ke tiu sankta kapablo transdonita de Dio kun la sakramentalo de la reĝa perolea konsekro, specialiĝis por la skrofolazoj. Kiel jam dirite, la skrofolazoj estis lezoj resanigeblaj, kaj sendube la sanigo post la bena tuŝo de la reĝo saltis al la okuloj pli konvinke ol ĉiuj aliaj benaj tuŝoj sur alispecaj malsanuloj. La sukceso estis garantiata.
Tiu reĝa tuŝo estis praktikita ĝis epoke de Karlo la 10-a (1757-1836).

La angla rito[redakti | redakti fonton]

Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio, antaŭlasta de saksa gento, estis estimata kiel sanktulo. Sed, post la la reeco de sia filo Aroldo la 2-a, la brita insulo estis okupita de Vilelmo la Konkeranto.
La nepo de tiu konkeranto Henriko la 1-a de Anglio (1068 -111135) sin trovis en la amaj kondiĉoj de malmulte feliĉa situacio de granda kodotiero de nekonata gento kaj neamata. Eble ankaŭ komencis “tuŝi” la skrofolazajn lezitojn; certe tion faris lia nepo Enriko la 2-a de Anglio kaj faris devenigi tiun sian kapablon el Edoardo mem: laŭ biografio pri li de Osberto de Clare), Edoardo, dum la dana okupo, en sia ekzilo en Normandio estus praktikinta la reĝan tuŝon inter la lokanoj. Inter fremduloj, do, dum, male, en patrujo tiu kapablo ne efkiĝus.
Kvankam la tuŝo sur la skrofolazaj lezoj estus prerogativo de la franca reĝo, kiam la angla Hentiko la 1-a komencis praktiki la saman riton oni ne lin akuzis pri plagiato; eĉ la angla reĝa tuŝo ekestis akompanata de multaj kvazaŭritoj preskaŭ sacerdotaj, malsame ol la franca tuŝo.
Tiu rita tuŝo daŭris ĝis epoke de la reĝino Anna (1665 - 1714).

La reĝa tuŝo sur la skrofolozaj lezoj[redakti | redakti fonton]

La etikedo de la reĝa tuŝo precize konturiĝis nur en modernaj tempoj, dum la mezepokaj kotegoj allasis nenian skribitan indikon rilate siajn neprecizajn ceremoniojn.

Kiel la piaj sanigistoj, la reĝoj limiĝis tuŝi la malsanulon, eldiri preĝon, beni per krucsigno, kaj avi al si la manojn.

Ankaŭ rilate la preĝon neniu scias kiu ĝi estis; nur post la 15-a jarcento, kaj nur en Francio, oni utiligis la frazon: “la reĝo vin tuŝas, Dio vin sanigas.

Ankaŭ la akvo ricevis terapeŭtikan valoron en la franca rito. Akvo kiun foje la fideluloj trinkis por igi pli certa kaj kompletan la sanigon.

En Anglio, male, la reĝo donacadis moneron al ĉiu tuŝita malsanulo.

La malsanuloj kutime estis ricevitaj postmese de iuj determinitaj tagoj en Francio; en Anglio ĉio okazis pli hazarde ol antaŭvidite.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foto di skrofololoza lezo.
  2. Regola sanitaria salernitana, versio itala de Fulvio Gherli, Salerno 1954

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marc Bloch, I re taumaturghi, Einaudi, 1989 isbn= 88-06-11638-X}}

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]