Tadeusz Konwicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Konwicki
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1926 (1926-06-22)
en Naujoji Vilnia,  Dua Pola Respubliko
Morto 7-an de januaro 2015 (2015-01-07) (88-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Memorigilo Tadeusz Konwicki
Familio
Edz(in)o Danuta Konwicka
Infano Maria Konwicka
Okupo
Okupo filmreĝisoroĵurnalistoscenaristo • dramaturgo • sciencfikcia verkisto • verkisto
vdr

Tadeusz KONWICKI (Nowa Wilejka, nun Naujoji Vilnia, ĉe Vilno, 22-a de junio 1926 - Varsovio, 7-a de januaro 2015) estis pola verkisto kaj kinreĝisoro, membro de la Konsilantaro de la Pola Lingvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Konwicki kreskiĝis ĉe Vilno, se je la eksplodo de la Dua Mondmilito, Vilno estis okupaciiita de Sovetunio kaj poste de Nazia Germanio, je kiu ĉiu edukado por poloj estis nuligita. Konwicki plue studis eksterleĝe. En 1944, li aliĝis al Armia Krajowa, kaj partoprenis en la Operaco Tempesto kaj en la Operaco "Ostra Brama". Post la milito, Vilno estis aneksita de Sovetunio kaj Konwicki estis elpatriigita.

En la printempo de 1945 Konwicki translokiĝis al Krakovo, kie li eniris en la Jagelona Universitato. Li eklaboris kiel ĵurnalisto en la ĉiusemajna Odrodzenie, je kio li translokiĝis al Varsovio en 1947 por pluigi sian laboron en tiu gazeto. En la ĉefurbo, li estis unu el la ĉefaj helpantoj de la Socialisma realismo en literaturo. En 1948 li finis siajn memorojn pri siaj jaroj de milicano (Rojsty), sed la libro ne estis publikigita ĝis 1956. Lia literatura debuto estis la romano Konstruejo (de 1950, Przy Budowie), al kiu sekvis la romano Povo (1954, Władza). Lia romano de 1956 El sieĝata urbo (1956, Z oblężonego miasta) iĝis tre populara.

Inter la jaroj 1952-1966 li estis membro de la komunisma kaj registara Pola Unuiĝinta Laborista Partio, sed el la mezo de la 1950-aj jaroj, Konwicki seniluziiĝis el la komunisma reĝimo en Pollando kaj perdis intereson en la partio. Liaj postaj verkoj (el Truo en la ĉielo (1959, Dziura w niebie), estas ĉefe rilataj al la infanaĝo de la aŭtoro kaj la preskaŭ mita, romantisma tero de lia juneco.

Li estas konata ĉefe pro du romanoj: nome La pola komplekso (1977) kaj Minora Apokalipso (1979).

Kino[redakti | redakti fonton]

Konwicki iĝis estrarano de la Kadr Kinostudio kaj ekde tiam li estis agnoskita kiel unu el plej elstaraj membroj de la Pola Kina Skolo. Tamen, lia verkaro apartiĝis el la stilo sekvita de liaj samtempuloj, pro sia unika amareco. Kiel filmisto li estis konata pro siaj famaj filmoj La lasta somertago ("Ostatni dzień lata", 1958) venkinta de la Granda Premio en Venecio'58, kaj Tagoj de Ĉiuj Sanktuloj (Zaduszki, 1961), same kiel pro siaj majstroverkoj Dancosalto (Salto, 1962) kaj Kiom for, kiom malfor (Jak daleko stąd, jak blisko, 1973), aŭ pro kinadaptaĵoj: de la libroj de la Nobel-premiito Czesław Miłosz nome Valo de Issa (Dolina Issy, 1982), kaj de la poemo de Adam MickiewiczLafo (Lawa, 1989).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Przy budowie — «Konstruejo» (1950)
  • Godzina smutku — «Unu trista horo» (1954)
  • Władza — «Povo» (1954)
  • Rojsty — «Torfejoj» (1956)
  • Z oblężonego miasta — «El sieĝata urbo» (1954)
  • Dziura w niebie — «Truo en la ĉielo» (1959)
  • Sennik współczesny — «Sonĝolibro de nia tempo» (1963)
  • Wniebowstąpienie — «Ascendo», (1967)
  • Zwierzoczłekoupiór — «Besti-hom-fantomo» (1969)
  • Nic albo nic — «Nenio aŭ nenio» (1971)
  • Kronika wypadków miłosnych — «Kroniko de amaferoj» (1974)
  • Kalendarz i klepsydra — «Kalendaro kaj klepsidro» (1976)
  • Kompleks polski — «La pola komplekso» (1977)
  • Mała Apokalipsa — «Minora Apokalipso» (1979)
  • Wschody i zachody księżyca — «Lun-leviĝoj kaj -malleviĝoj» (1982)
  • Rzeka podziemna — «Subtera rivero» (1984),
  • Nowy Świat i okolice — «Strato Nowy Świat kaj ĝia ĉirkaŭaĵo» (1986)
  • Bohiń — «Bohina farmo» (1987)
  • Zorze wieczorne — «Vesperaj aŭroroj» (1991)
  • Czytadło — «Legaĵo» (1992)