Taghaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝtonsalo sur la foiro de Mopti

Taghaza (ankaŭ: Tghaza aŭ: Terhazza) estas ne plu funkcianta subĉiela minejo, nomata en la regiono (sabĥo, sebkha, en iama sallago de la Saharo en la nordo de Malio, 800 km nordo de Timbuktuo.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Taghaza estis grava komerca stacio de la komerca vojo al Sidŝilmaso al Valato (Watta), respektive ekde ĉ. 1400 al Timbuktuo. Ĝia signifo por la tra-sahara komerco inter la Magrebo kaj okcidenta Afriko baziĝas zur la cirkonstancoj, ke ĝi troviĝas duondistance inter Sudmaroko kaj Niĝero. Tie troviĝas altkvalita ŝtonsalo, kiu estas eksportita kiel salblokoj. La salo estis apud luksaĵoj el la Mediteraneo grava interŝanĝa artikolo por la oro el la arbaraj regionoj de Gvineo, kiu estas interŝanĝita trans la regnoj de la Sahelo (vidu ankaŭ: imperio de Ganao, imperio de Malio kaj la Sonhaja regno)

Historio ĝis 1600[redakti | redakti fonton]

komercaj itineroj en la okcidenta Saharo inter 1000–1500. Oraj kampoj havas helbrunan koloron.

„Taghaza“ estis menciita unuafoje ĉ. la jaro 1275 en dokumento (kun la nomo Taghara) de la persa geografo Zakariya Qazwini. Li rakontis, ke la muroj de la urbo estis el salplatoj, kiujn la sklavoj fosis. 1352 atingis post 25 taga karavana vojaĝo la vajaĝanto Ibn Battuta. Li raportis, ke la kabanoj de la sklavoj estis konstruitaj el salplatoj kun kamelaj haŭtoj kiel tegmentoj, kaj ekzistas nur duonsala akvo kaj multaj muŝoj sed neniu arbo. Sed vigla komerco kun oropolvo okazis. 1375 Taghaza estis menciita en la Kataluna Mondatlaso. En la 15a jarcento la Sonhaja regno transprenis la kontrolon pri Taghaza. Ĉirkaŭ la jaro1510 la araba geografo Leo Africanus estis tri tagoj en Taghaza. En sia verko Descrittione dell’Africa („priskribo de Afriko“) plendis prI La malbona fontakvo kaj malmultaj nutraĵoj, kiuj dependas de rajdado daŭranta 20 tagoj. Kiam en 1540 la Saadioj sub Ahmad al-Mansur el Maroko konkeris la salminejojn la Sonhajoj retiriĝis el Taghaza kaj iris pli sudorienten al la 150 km fora salminejo de Taŭdenio en la "valo de la gazeloj". Kvin jaroj poste la Sonhaja regno pereis post atako de la Saadianoj. La ĉefa itinero de la komerco estis nun la bornuvojo inter la Ĉada lago kaj Tripolo.

Historio post 1600[redakti | redakti fonton]

En 1828 René Caillié atingis en akompano de karavano kun 1400 dromedaroj el Timbuktuo; la karavano kunportis sklavojn, oron, eburon, gumrezinon, strutajn plumojn.

Metodoj de la salfosado[redakti | redakti fonton]

Taoudenni liveras plu salon por la gregoj en Timbuktuo. Ĝi estis tie subĉiele ekspluatata: Sub tavolo de 1,50 m dikeco el argilo estas tavolo kun malplivalora salo.

Hodiaŭa situacio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2007 alĝeraj kaj italaj naftofirmaoj komencis serĉi nafton proksime de Taoudenni.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • RenéCaillié: Travels through Central Africa to Timbuctoo and across the Great Desert to Morocco, performed in the years 1824-1828. 2 Bände. Colburn & Bentley, London 1830. Google books: Volume 1, Volume 2
  • John Hunwick: Encyclopaedia of Islam, Band 10, 2. Brill, Leiden 2000, ISBN 90-04-11211-1 (englisch)
  • Die Reisen des Ibn Battuta. Herausgegeben und übersetzt von Horst Jürgen Grün; 2 Bände. Allitera-Verlag, München 2007. ISBN 978-3-86520-229-1 und ISBN 978-3-86520-230-7
  • Ibn Battuta: Die Wunder des Morgenlandes. Reisen durch Afrika und Asien. Nach der arabischen Ausgabe von Muhammad al-Bailuni ins Deutsche übertragen, kommentiert und mit einem Nachwort versehen von Ralf Elger. München 2010, ISBN 978-3-406-60068-5.
  • Dietrich Rauchenberger (Hrsg.): Johannes Leo der Afrikaner. Seine Beschreibung des Raumes zwischen Nil und Niger nach dem Urtext. (Orientalia biblica et christiana 13) Wiesbaden 1999, ISBN 3-447-04172-2
  • Karl Schubarth-Engelschall (Hrsg.): Beschreibung Afrikas. Leipzig 1984 (unvollständige Volksausgabe, aber von einem der besten Kenner der islamischen Afrikaforschung herausgegeben)
  • Raymond Mauny: Tableau géographique de l’ouest africain au moyen age. Institut français d’Afrique Noire, Dakar 1961, OCLC 6799191
  • Théodore Monod: Teghaza, La ville en sel gemme. In: La Nature, Ausgabe 3025, 15. Mai 1938, S. 289–296
  • Hans Ritter: Salzkarawanen in der Sahara. Atlantis-Verlag, Zürich 1980, ISBN 3-7611-0580-0
  • Rudolf Fischer: Gold, Salz und Sklaven. Die Geschichte der grossen Sudanreiche Gana, Mali und Son Ghau. Stuttgart, Edition Erdmann, 1986. ISBN 3522650107