Salkaravanoj en la Saharo
La salkaravanoj en la Saharo servis al interŝanĝo de varoj, inter kiuj salo, inter la regionoj de la Saharo kaj la Sahelzono. Kiel transportilo servis kaj ankoraŭ servas dromedaroj. Ekzistas ankoraŭ hodiaŭ du gravaj karavanitineroj, nome unu inter Timbuktuo kaj Taŭdenio en Malio kaj Niĝero, kaj dua inter Agadez respektive la suda parto de la Aïr-montaro kaj la oazoj en Ténéré, Fachi kaj Bilma. La tria saloazo, Séguédine, en la nordo de la Ténéré, estas tro malcentre por esti grava. En la Tuarega lingvaro la salkaravano inter Timbuktuo kaj Taŭdenio nomiĝas Azalaï, la karavano en Ténéré Taghlamt (aŭ Tarhalamt).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la mezepoko la varinterŝanĝo en la Saharo kaj ties randaj regionoj estas dokumentita. La historiisto Abū ʿUbaid al-Bakrī en la 11a jarcento kaj la esplor-vojaĝisto Ibn Battuta, kiu vojaĝis en la regiono inter 1351 kaj 1353 kaj kiu vizitis Taghaza, nome konata salmetropolo, prikomentis ĝin.
La libropresisto kaj la tradukisto Valentim Fernandes Alemão, naskita germano el Moravio priskribis en Portugalujo ĉ. 1500 la komercon per ŝtonsalaj platoj el la 300 km norda Ĉingeti en Maŭritanio kaj Idjil, kiu tiam nomiĝis ankaŭ Terhazza el Gharbie, „okcidenta Taghaza“. Ties eksterordinare bonkvalita salo atingis la okcidentan transsaharan komercon, kiu iras de la maroka Siĝilmaso trans Tamdoult kaj Ouadane al Aoudaghost.
Centroj por akiri salon en la Saharo
[redakti | redakti fonton]Idjil en Maŭritanio
[redakti | redakti fonton]Kapitano Brosset priskribis en 1933 la salminejojn de Idjil, kiuj situas proksime de la hodiaŭa urbo F’dérik. Idjil havis sufiĉe da paŝtejoj kaj putoj kaj dika saltavolo jam troviĝas sub nur 1 m dikan kovraĵtavolo. Tio faciligas la salekspluatadon en la maŭra Azarzir. La relative pura salo (94 % NaCl) estas vendata en trapezforma 20 ĝis 40 kg pezaj blokoj. Tiaj blokoj estas ofertitaj precipe en Atar, Chinguetti, Ouadane, Tidjikja kaj Ayoûn el-Atroûs. La ŝtonsalo hodiaŭ havas grandan konkurencon en la senegalaj salejoj de Kaolack. Tiu marsalo estas pli malmultekosta ol la altkvalita ŝtonsalo.
Taoudenni en Malio
[redakti | redakti fonton]Amadror en Alĝerio
[redakti | redakti fonton]Tegguida-n-Tessoumen en Niĝero
[redakti | redakti fonton]Fachi kaj Bilma en Niĝero
[redakti | redakti fonton]Salkaravanoj en Niĝero
[redakti | redakti fonton]Triangula komerco inter Saharo kaj Sahelo
[redakti | redakti fonton]La salkaravanoj tra la dezerto Ténéré estas ekzemploj de jarcentaĝa ekonomia sistemo, inter tuaregoj, kanuroj kaj haŭsoj. La „motoro" de ĉi tiu sistemo estas la bezono de salo por la bestoj en la Sahelo. Krom manĝaĵoj, ekzemple milio, la karavanoj portas aliajn varojn, ekzemple viandon, fromaĝon, teon, sukeron kaj aliajn nutraĵojn kaj luksnutraĵojn al la saloazoj.
Signifo de la karavanoj por Fachi kaj Bilma
[redakti | redakti fonton]Karavan-grupoj
[redakti | redakti fonton]Unu karavana grupo konsistas el ĝis 50 ŝarĝbestoj. Por ĉ. ok bestoj respondecas po unu viro.
Ekzistas diversaj grupoj en Fachi: oni distingas la karavanojn el la okcidento, kiuj antaŭ ĉio konsistas el Kel Aïr-Tuareg el la Aïr-masivo kaj la "sudajn karavanojn" de la Kel Gress-Tuaregoj kaj iliaj iamaj sklavoj (buzuoj kaj musuguoj). La karavanoj de la dazaoj, azaoj kaj mangoj nur estas eta parto de la salkaravanoj.
Karavanaj itineroj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Al-Bakrî: Das geographische Wörterbuch = Kitab al-Mu‘djam masta‘djam. Hrsg. und ins Deutsche übersetzt von Ferdinand Wüstenfeld. Göttingen 1876–1877 (Nachdruck: Frankfurt am Main 1994, ISBN 3-8298-1197-7)
- Ibn Battuta: Die Wunder des Morgenlandes. Reisen durch Afrika und Asien. Nach der arabischen Ausgabe von Muhammad al-Bailuni ins Deutsche übertragen, kommentiert und mit einem Nachwort versehen von Ralf Elger. München 2010, ISBN 978-3-406-60068-5
- Maximilien Bruggmann (Fotoj), Hans Ritter (Teksto): Ténéré. Durch die südliche Sahara. Verlag C.J. Bucher, München 1996, ISBN 3-7658-1078-9
- Alexis Épaulard, Henri Lhote, Théodore Monod (eld.): Description de l'Afrique. Edition Maisonneuve, Paris 1980. (2 Bände, Nachdruck der Ausgabe von 1958, französisch)
- Peter Fuchs: Das Brot der Wüste. Sozio-Ökonomie der Sahara. Steiner, Wiesbaden/ Stuttgart 1983, ISBN 3-515-03764-0
- Werner Gartung: Die Salzkarawane: mit den Tuareg durch die Ténére. Reise-Know-How-Verlag Hermann, Markgröningen 2000, ISBN 3-89662-309-5
- Horst Jürgen Grün (Hrsg., Übersetzung): Die Reisen des Ibn Battuta. 2 Bände. Allitera-Verlag, München 2007, ISBN 978-3-86520-229-1 und, ISBN 978-3-86520-230-7. (Erste deutsche Übersetzung des Gesamtwerks)
- Michael Martin: Die Wüsten Afrikas. 2. Auflage. Frederking & Thaler, München 1999, ISBN 3-89405-382-8
- Dietrich Rauchenberger (eld.): Johannes Leo der Afrikaner. Seine Beschreibung des Raumes zwischen Nil und Niger nach dem Urtext. (Orientalia biblica et christiana 13) Wiesbaden 1999, ISBN 3-447-04172-2. (Maßgebliche wissenschaftliche Ausgabe)
- Karl Schubarth-Engelschall (eld.); Johann Leo Africanus: Beschreibung Afrikas. Brockhaus, Leipzig 1984, Informoj pri Salkaravanoj en la Saharo en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane). (unvollständige Volksausgabe, aber von einem der besten Kenner der islamischen Afrikaforschung herausgegeben)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- edition.cnn.com: Searching for ‘white Gold‘ in the ‘cruelest place on Earth‘ ("Auf der Suche nach "Weißem Gold" am "unbarmherzigsten Ort der Erde"", zur Salzgewinnung und Salzkarawane im Afar-Dreieck, Äthiopien)