Taiŝi Nakagaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taiŝi Nakagaŭa
Taiŝi fine de 2018
Taiŝi fine de 2018
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1998 (1998-06-14) (25-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo aktoro • infana aktoro • televida aktoro
TTT
Retejo Oficiala retejo
vdr

Taiŝi NAKAGAŬA (japane 中川大志, laŭ la kutima japana vortordo NAKAGAŬA Taiŝi, per Hepburn-transskribo Nakagawa Taishi, naskita la 14-an de junio 1998) estas japana aktoro, gastiganto kaj modelo. Li en Japanio interalie konatas pro sia ĉefrolo kiel Juiĝi Kira (Yuiji Kira) en la realfilmado Closest Love To Heaven, kaj kiel studento Noboru Joŝikaŭa (Noboru Yoshikawa) en la refilmigo de 2012 de Great Teacher Onizuka.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li origine komencis siajn televidajn aperojn kiel infana aktoro en 2009, estante 10-jaraĝa dum la filmiĝo, sed pro sia subita korpa kresko li ricevis rolojn kiuj estis multe pli aĝaj ol lia reala aĝo. Li debutis en 2009 kiam li portretis la junan Ikki Saŭamura (Ikki Sawamura) en drama surscenigo de televida spektaklo "Kiam mi estis infano" (わたしが子どもだったころ) kiu prezentas japanajn aktorojn kaj aktorinojn en ilia infanaĝo. En 2010, estante 11-jaraĝa dum la filmiĝo, li aperis en la televidaj dramoj Team Batista 2: General Rouge no Gaisen (ジェネラル・ルージュの凱旋, La triumfa reveno de Generalo Rouge) kaj en Q10, kaj en 2011 videblis en la televidaj dramoj (plennome Gō: Himetachi no Sengoku, 江: 姫たちの戦国, Gō: princino Sengoku) kaj Ohisama (おひさま). Taiŝi tiam ĉefrolis en la furora dramo Kaseifu no Mita (家政婦のミタ) kiel unu el kvar infanoj kiuj luktas pro la perdo de sia patrino.

Taiŝi elektiĝis por pozi kiel la ĉikanita studento Noboru Yoshikawa en la refilmigo de 2012 de Great Teacher Onizuka. Li faris regulajn aperon kiel ceremoniestro en televidaj Tokiaj infanspektakloj Oha Suta, kaj ankaŭ estas regula prezentisto en 人生に捧げるコント ("komedio por la vivo"), komedia skeĉa spektaklo kiu prezentas la ĝojojn kaj malĝojojn de la vivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]