Tainach / Tinje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tainach (slovene: Tinje) estas parto de la karintia komunumo Völkermarkt en la Distrikto Völkermarkt, Aŭstrio. Ĝi situas ĉirkaŭ 10 km sudokcidente de la urbokerno de Völkermarkt. En 2001 ĝi havis ĉirkaŭ 600 enloĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paroĥa kirko Ĉieliro de Mario kaj Sankta Valentino

Tainach unue endokumente menciitis sub la nomo Tinach en la jaro 1176 kiam episkopo Roman von Leibnitz de Gurk (Distrikto Sankt Veit an der Glan) ŝanĝis tereron de Reinsberg kontraŭ du huboj en Tainach apartenantaj al la hospitalo. Sed jam antaŭe oni legis en 1123/30 pri la viroj Ruoprecht kaj Eberlin de Tinach.

Du diversaj interpretoj ekzistas pri la etimologio de la vilaĝo: Tina povus simple esti mallongigo de la persona nomo Valentin: la preĝejo ja estas sub la patroneco de Sankta Valentino kaj de tempo al tempo aperis ankaŭ la malmoderna skribo "Valentainach". Alia ekspliko estas la malnovslovena radiko tyn signifanta remparitan lokon. La monteto super la preĝejo eĉ hodiaŭ tiel aspektas. Paroĥestroj tainach-aj menciitis en la jaroj 1185 kaj 1195, kiel propra paroĥujo aperis Tainach en intence maldatumita dokumento (1135-43 anstataŭ vene 1203) el la komenco de la 13-a jarcento. En 1231 la paroĥujo submetitis al la kapitulo de Völkermarkt. Ĝi estis riĉa kaj ampleksa. Ankoraŭ en la 17-a jarcento dependis de ĝi 17 filiaj kirkoj.

En 1850, kiam faritis nova komunumdisdivido, Tainach iĝis memstara. En 1973 ĝi iĝis parto de Völkermarkt.

Kvartaloj de la malnova komunumo Tainach[redakti | redakti fonton]

Tainach /Tinje konsistas el la sekvaj naŭ partoj (kursive la slovena nomo kaj loĝantarnombro de 2001):

  • Admont (Volmat) (41)
  • Drauhofen (Dravski Dvor) (72)
  • Dullach II (Dole pri Tinjah) (86)
  • Höhenbergen (Homberk) (65)
  • Hungerrain (Lačni Breg) (66)
  • Lassein (Lesine) (54)
  • Ruppgegend (Pri Rupu) (13)
  • Tainach (Tinje) (600)
  • Tainacherfeld (Tinjsko Polje) (23)

Kirko Ĉieliro de Mario kaj Sankta Valentino[redakti | redakti fonton]

La paroĥa kirko estas kerne gotika konstruaĵo el la frua 15-a jarcento kun majesta norda turo kun pinta spajro. Ĝi ricevis post fajrego de 1660 kaj inter 1756-80 novan fasadon kaj norde sakristian alkonstruaĵon. Post alia incendio en 1853 ĝi renovigitis laŭ la novgotika stilo. En 1996 la tegmento, en 1998 la altaroj restaŭritis. La plafona fresko estas de Eustachius Gabriel.

La katolika klerigejo "Sodalitas"[redakti | redakti fonton]

Fresko en la tainach-a preĝejo

Tainach esta la centro de unu el la plej gravaj slovenaj (hodiaŭ interkultura) klerigejoj katolikaj de la valo Jauntal: Katholisches Bildungshaus/Katoliški dom prosvete SODALITAS. Ĝiaj originoj estis jam en la intermilita periodo kiam post referendumo de 1920 parto de la slovenaj intelektuloj forlasis Karintion, dume slovena tradicio de popola (plu)klerigo reviviĝis. Tion estis praktikinta jam la Hermagoras-fratio ekde 1851, kiun fondis la beatulo Anton Martin Slomšek kontinuigonte la tradicion de la slovenaj elpopolaj poetoj nomitaj bukovniki. La elekto de Tainach por klerigejstarigo faritis ankaŭ pro tio ke tiutempe la plimulto de la loĝantaro ankoraŭ ja estis slovenlingva; la loko ankaŭ elradiu en la tutan Jaun-valon. La unuaj edifaj ekzercadoj okazis en 1929 en la preposteja korto de Tainach. Post la liberiĝo de Aŭstrio 1945 pasis plia deko da jaroj antaŭ la fondo de Bäuerlicher Bildungshof (Kamparana klerigejcentro) kie dumvintre oni lernigis al la kamparana junularo detalojn agrikulturajn. Laŭ instigo de prelato Rudolf Blüml kaj per monaj postlasitaĵoj de lia pastra moŝto Alojzij Kuhar starigis la sacerdota fratio "Sodalitas" apud la provostejo propran klerigejon malfermota en la jaro 1961-a. Ekde tiam ĝi pligrandiĝis kaj moderniĝis kun subteno de la enloĝantoj en 1981 kaj en 1994. La ŝtataj prezidantoj kaj de Aŭstrio kaj de Slovenio kaj multaj aliaj elstaruloj jam gastis en la domo, kiu enhavas ankaŭ gravan kolekton de moderna arto de la slovenlingva malplimulto en Karintio kaj galerion. Laŭtradicie de la slovena popolklerigo la Sodalitas-anoj ankaŭ sur tutaŭstra kampo agadis en la kadro de la en 1954 fondita Arbeitsgemeinschaft der Bildungshäuser Österreichs (Laborkomisiono de la aŭstraj klerigejoj). Larĝa gamo da programoj ofertatas en la germana kaj en la slovena lingvoj.[1]

La surloka slovena dialekto[redakti | redakti fonton]

Tainach/Tinje historie apartenas al la dialektozono de la t.n. klagenfurt-a kampo (Klagenfurter Feld; poljanski govor oz. poljanščina Celovškega Polja): Tainach situas ĉe ties orienta rando. Temas pri transira dialekto inter la Jaun-vala dialekto (podjunščina) kaj la Rosen-vala dialekto (rožanščina). Specialaĵojn de tiu ĉi dialekta varieco malkovris jam Johann Scheinigg en 1882. Tiaj observoj povis esti repruvitaj per la dialektologia esploraro de Katja Sturm-Schnabl danke al multaj rektaj pridemandadoj de dialektopraktikantoj.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

La Jaun-valo, pentrita de Markus Pernhart

Sporto[redakti | redakti fonton]

En la komunumo aktivas la sportoklubo "SV Tainach"

Tainach kaj lingvoj internaciaj[redakti | redakti fonton]

En 1990 okazis en la klerigejo slovena Internacia Esperanto-Konferenco kun la titolo "Esperanto kaj ideologioj". Krome jam plurfoje okazis Esperanto-kursoj nedepende de la klerigejo. Ofte faritis surloke ankaŭ t.n. Feriae Latinae kun uzo aktiva de la latina lingvo i.a. sub la moderigado de patro Suitbert H. Siedl.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tainach en la germana Vikipedio.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hejmpaĝo de Dom v Tinjah - Bildungshaus Sodalitas :http://www.sodalitas.at/news/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]