Taipei 101

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taipei 101
ĉine: 台北101 aŭ 臺北101
nubskrapulo
Tajpeo 101, inter la jaroj 2004-2010 la plej alta konstruaĵo en la mondo
Kromnomo: Taipei World Financial Center
Lando Tajvano Tajvano
Insulo Tajvano
Distrikto Distrikto Xinyi
Municipo Tajpeo
Tipo de konstruaĵo Nubskrapulo
Situo Taipei 101
 - koordinatoj 25° 02′ 01″ N 121° 33′ 54″ O / 25.03361 °N, 121.56500 °O / 25.03361; 121.56500 (mapo)
Alteco 509,2 m
 - tegmento 449,2 m
Areo de etaĝoj 412,500 
Arkitektoj C.Y. Lee & Partners
Materialoj ŝtalo, vitro
Konstruata 1999-2004
 - malfermita 31-a de decembro 2004
Gvidantaro Urban Retail Properties Co.
Posedanto Taipei Financial Center Corporation
Por publiko publike alirebla
Etaĝoj 101
Liftoj 61 Toshiba/KONE liftoj, inkluzive de etaĝpendolaj kaj du rapidec-observaj liftoj
Uzo Diversspeca uzo: komunikado, konferencoj, centroj de sano, bibliotekoj, observado, kancelarioj, restoracioj, vendejoj
Antaŭulo Petronas-turoj
Superanto Burĝ Ĥalifa
Situo de Tajpeo 101 sur Tajvano
Situo de Tajpeo 101 sur Tajvano
Situo de Tajpeo 101 sur Tajvano
Vikimedia Komunejo: Tajpeo 101
Retpaĝo: My E Gov, The E-government Entry Point of Taiwan - Taiwan Yearbook 2005

Tajpeo 101, inaŭgurita en Tajvano komence de 2004, estis la plej alta nubskrapulo en la mondo pro siaj 508 m.

Ekde la 21-a de julio 2007 ĝia alteco estas duaranga post tiu de Burĝ Ĥalifa, kiu atingis tiam la altecon de 512,10 m kaj poste estis ankoraŭ plikonstruata. Tamen oficiale oni nur ekde la jaro 2010 juĝas Burĝ Ĥalifa kiel konstruaĵo, kiam ĝi estis finkonstruita.

La turo Tajpeo 101 havas 101 etaĝojn (tial ĝia nomo) kaj kvin subterajn nivelojn.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Konstruado de Taipei 101

La nubskrapulo, nomita ankaŭ "majesta blu-turkisa bambuo" estis konstruita de la arkitektaro C.Y. Lee & Partners Architects. La turo, en kiu povas esti 12 000 personoj, kulminas je 508 metroj kaj havas 101 etaĝojn. La turo atingis la titolon de "plej alta konstruaĵo" la 9-an de oktobro 2003, kiam ĝia alteco superis tiun de la ĝemelaj turoj Petronas. Ĝi pezas 700 000 tunojn.

Inter ĝiaj 34 liftoj, iuj atingas la 91-an etaĝon post 39 sekundoj.

La konstrukostoj de la turo atingis 1,7 miliardojn da eŭroj.

Rezisto al naturaj katastrofoj[redakti | redakti fonton]

Stabiligilo

Tajvano estas insulo, kie uraganoj kaj tertremoj oftas. Tajpeo 101 estis konstruita laŭ fengŝuo. En la 92-a etaĝo de la turo pendas 660 tunojn peza ŝtalglobo. Ties amplitudo povas atingi 1,5 metrojn por kontraŭbalanci 30 ĝis 40 % de la moviĝoj de la konstruaĵo kaŭzitaj de ventegoj aŭ uraganoj, tertremo aŭ enflugo de malpeza aviadilo. Tiu globo kaj ĝia ĉambro estas prezentataj kiel artaĵo kaj dezajnaĵo.

Tertremo dum la konstruado en 2002 faligis du gruojn el la 56-a etaĝo kaj mortigis 5 homojn. Sed la konstruaĵo mem tiam pruvis sian taŭgecon.

La vitroj estas duoble pli rezistemaj ol tiuj de kutimaj nubskrapuloj. Nova tekniko ebligis tian pligrandigon de rezisto.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Comparaison entre les plus hauts gratte-ciels du monde.