Tajĝou (Ĝjangsuo)
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Taizhou (Ĝeĝjango). |

| Tajĝou | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Provinco | Ĝjangsuo | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 225300 | ||||
| Aŭtokodo | 苏M | ||||
| Telefonkodo | 523 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 4 618 937 (2010) [+] | ||||
| Loĝdenso | 798 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 32° 29′ N, 119° 54′ O (mapo)32.483056119.9Koordinatoj: 32° 29′ N, 119° 54′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 5787,36 km² ( 578 736 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC + 8 | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Tajĝou, ĉine 泰州 estas metropolo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn urbetojn kaj distriktojn.
Laŭ la stato de 2010 en la urbo Tajĝou (Ĝjangsuo) vivis 4 618 937 loĝantoj sur areo de 5 787,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 798 loĝantoj/km². Ĝi havas komunan limon kun Suĝoŭo kaj Vuŝio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tajĝou etendiĝas en oriente flanko de la lando en la proksimeco de Jangzio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tajĝou havis historion jam antaŭ Kristo. Dum la mezepoko ĝi estis unu el centroj de salo. En 1952 kanalo konstruiĝis al Jangzio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Tajĝou la plej gravaj industriaj branĉoj estas muelado de tritiko, teksaĵoj, farado de motoroj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Tajĝou etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. Jare pluvas malpli, ol 1000mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte dum junio kaj julio. En julio kaj aŭgusto la temperaturo iomete superas 30 °C. Dum vintro preskaŭ neniam frostas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tajĝou havas aŭtovojon kaj fervojon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Newport News, Usono
Williamsport, Usono
Latrobe, Aŭstralio
Kotka, Finnlando
Lower Hutt, Nov-Zelando
Barrie, Kanado
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio



