Saltu al enhavo

Takikardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R00.0 takikardio kiel priskribita simptomo
I47.1 supraventrikla takikardio
I47.2 ventrikla takikardio
vdr

Takikardio[1][2] (antikve-greke ταχυκαρδία, latinliterigite taĥikardía) en la terminaro de kardiologio estas persiste akcelita pulso de pli ol 100 taktoj po minuto en plenkreskulo. Ekde pulso de 150 batoj/min temas pri severa takikardio.[3] La kaŭzoj povas esti diversaj. La malo de takikardio - korfrekvenco sub 60 batoj po minuto - nomiĝas bradikardio.[4]

Ĝenerale, takikardioj povas esti dividitaj en supraventriklaj[5] kaj ventriklaj[6] takikardioj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikoleto takikardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 1081 - la teorie imaĝebla alternativo taĥikardio ne estas kutima en Esperanto
  2. Medicina Esperanta Terminaro de Josef Hradil - en formato PDF, paĝo 198
  3. Th. Ziegenfuß: Notfallmedizin (germane: "Emerĝenca medicino), eldonejo Springer, 4-a eldono, Hajdelbergo 2007.
  4. artikoleto bradikardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 121
  5. pri supraventrikla takikardio en vikidatumoj
  6. pri ventrikla takikardio en vikidatumoj