Diskuto:Abscisio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne rimarkis ke jam estas abscisio, tamen mi kredas ke abscizo plibonas. Amike Lumass (diskuto) 03:58, 4 feb. 2021‎ (UTC)[Respondi]

Mi ne konsentas kun vi Lumass. Vidu en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 12:55, 26 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara DidCORN. Por mi la prioritato estas via. Tamen laû fonologia vidpunkto abscizo estas preferinda ĉar evitas tri siblantajn sonojn je sama termino. Plie abscizo estas pli facile prononcebla kaj akceptas pli bone derivaĵojn,ekz. absciza/abscizata acido, abscizhormono.Abscizado.ktp.Aldone ĝi estas pli malsimila al jam ekzistanta termino Absciso kiu estas tute alia afero. Estu laûvole por fari kunfandiĝon. Por mi gravas la enmeton de tiu termino en nia vorttrezoro. Amike Lumass (diskuto) 12:55, 29 mar. 2021‎ (UTC)[Respondi]

Kara amiko. Nia Vikipedio ne estas loko por kreado de vorto laŭ sia propra gusto, sed oni devas sekvi la ĝeneralan vortfaradon de Esperanto. Ekzemple la termino fission, kiun oni trovas en pluraj lingvoj, estas tradukata per fisio. Pri sciencio (ankaŭ malfacile prononcebla ĉu ne? kaj tute akceptebla), kutime la latina vorto ests la fonto de termino, ĉi tie la latina vorto estas abscissio, kiu nature trudas la esperantan vorton abscisio. Abscizo ests multe pli konfuzebla kun absciso ol abscisio. Mi ne vidas iujn ajn problemon kun la derivaĵon abscisiata acido, abscisihormon, abscisiado, ktp. Ni plu povas diskuti en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Intertempe mi preparas kunfandigon de la du artikoloj. Gis.--DidCORN (diskuto) 20:58, 30 mar. 2021 (UTC)[Respondi]