Diskuto:Birmo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu Birmo? ne Mjamao?

La militistara registaro de Birmo en 1991 ŝanĝis la ANGLAJN formojn de multaj loknomoj, dirante nenion pri Esperantaj formoj. Tamen, vidu la nomojn de la artikolo en aliaj lingvoj. Granda plimulto de aliaj lingvoj uzas Myanmar en unu formo, malmultaj uzas Birma, Burma aŭ proksime. Laŭ 15a regulo, mi kredas ke indas uzi Mjanmao. La sama logiko ne donas klaran rezulton pri la ĉefurbo Ranguno/Jangono. Ĉio ĉi estas teoria parolo; Gugla serĉo indikas ke Birmo estas preferata en interreta Esperantujo. -- Tiele parolis KriZe

Mi tute konsentas kun KriZe, la titolo *Birmo" estas arĥaika kaj do estas alinomenda al "Mjanmaro". DidCORN (diskuto) 16:28, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉu tamen Mjanmao? -r- estas anglaĵo tie. Slavik IVANOV (diskuto) 17:43, 19 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
Laŭ NPIV kaj PreVo la lando nomiĝas Birmo. Sed mi ĵus trovis la terminon "Mjanmao" en la nova libro "Plena-Vortaro Esperanto-Germana" de p-ro Krause en volumo 2, sur la paĝo 848. Sed la ĉefa kapvorto tie estas eĉ "Mjanmo". Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 18:04, 19 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĝuste, laŭ NPIV (stato de 2020) kaj la AdE la lando daŭre nomiĝas Birmo, malgrave kion UN cedis al la junto pri la angla lingvo. Tamen mi sentas ke la premo al la laŭ DidCORN "arĥaika" nomo oficiala ĝis 1989, do ankoraŭ ne antikva, kreskas, ĉar ankaŭ esperantistoj penas ne esti eks-dataj. Mi ĵus ĝustigis fuŝon de nova redaktanto, kiu skribis sian opinion en la unuan frazon de la artikolo kaj gramatike tute difektigis la unuan frazon. Tio kompreneble kreas ĝenojn. Tamen mi proponas kompromison: Unue mencii la internacie preferatan nomon "Mjanmao" en la teksto, kun indiko ke la junto kaj UN preferas ĝin, kvankam en Esperanto ĝi ne (jam) oficialas, nur poste meti la tradician esperantan nomon "Birmo", kun indiko pri la oficialeco, kaj lasi la artikolon sub la titolo "Birmo", samkiel faras ekz. la redaktantoj de la lingve konservativa franca ( Birmanie - kvankam fakte ankaŭ en la franca teksto estas longa ĉapitro pri la temo ĉu tiu nomo ankoraŭ ĝustas). Cetere mi aliĝas al la ideoj de la teksto nomoj de Birmo/Mjanmao, kiun Bertilo Wennergren en julio 2009 nomis "tekston, kiun origine verkis mi", ke la alternativo "MjanmaRo" malpreferindas kompare al la formo "Mjanmao" pli fidela al la birma. Kompreneble alidirektilo Mjanmao daŭre gvidas ĉi tien. ThomasPusch (diskuto) 09:02, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]