Tamás Darnyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Darnyi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1967 (1967-06-03) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Rita Jónás
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Tamás Darnyi [tamAŝ darnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Darnyi Tamás estas hungara naĝisto, dufoja olimpiano, kvarfoja olimpika ĉampiono, kvarfoja mondĉampiono.

Tamás Darnyi[1] naskiĝis la 3-an de junio 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Darnyi dum junaĝo lian okulon trafis naĝglobo, poste lia okulo signife difektiĝis. Depost fino de sia aktiva sporta kariero parte li havis postenojn en la hungara akvasporta vivo, parte li fondis naĝlernejon. Li edziĝis dufoje, lia unua edzino naskis dufoje (2002, 2004), la dua naskis unufoje. Li ricevis premiojn inter 1986-2013.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Tamás Darnyi inter 1975-1995 estis naĝisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Lia plej signifa trejnisto estis Tamás Széchy. Li estis hungara ĉampiono 57-foje inter 1984-1995, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1984-1993. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kun po 2 oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje en 1986 kaj 1991. Li naĝis mondrekordojn sesfoje.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]