Tamás Solymosi
Tamás Solymosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo (1981–1990) Baleta Akademio de Vaganova |
Familio | |
Frat(in)o | Zoltán Solymosi |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto koreografo ballet teacher (en) |
Tamás Solymosi [tamAŝ ŝojmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solymosi Tamás estas hungara baletisto, altlerneja instruisto. Lia pli aĝa frato Zoltán Solymosi same estas baletisto.
Tamás Solymosi[1] naskiĝis la 14-an de januaro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Solymosi akiris baletistan diplomon en la Hungara Dancarta Altlernejo en 1990. Lia ĉefinstruisto estis Imre Dózsa. Li daŭris la studojn en Baleta Akademio de Vaganova kaj Montekarlo. En la 2000-aj jaroj li akiris ankaŭ koreografian kaj pedagogian diplomojn. Post la baleta diplomo li dancis eksterlande (Miamo, Osako, Ĉikago, Vieno, Dresdeno, Novjorko, Moskvo, Berlino, Munkeno, ktp), sed kiel gasto ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 2006 li hejmenvenis kaj li estis vicdirektoro de la Dancarta Altlernejo, ekde 2013 li estis altlernejestro. Li ricevis premiojn inter 1990-2018.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij:
- Csipkerózsika - Desiré, princo
- La Nuksrompilo - princo
- Cignolago - princo
- Eŭgeno Onegin (baleto) - titolrolo
- Sergej Prokofjev-László Seregi: Romeo kaj Julieta (baleto) - vira titolrolo, Mecutio, Tybald
- Ŝekspiro:
- Somermeznokta sonĝo (baleto) - Theseus, Oberon
- La Dresado de la Megero (baleto) - Petruchio
- László Seregi:
- Spartacus (baleto) - Crassus
- Sylvia (baleto) - Orion
- MacMillan: Manon (baleto) - Lescaut, Des Grieux
- Lilla Pártay: Anna Karenina (baleto) - Vronskij