Tamás Tarnóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Tarnóczy [tamAŝ tarnOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarnóczy Tamás estis hungara fizikisto, profesoro.

Tamás Tarnóczy [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1915 en Hungara reĝlando en Hőlak (nuntempa Trenčianska Teplá en Slovakio). Li mortis la 14-an de septembro 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Tarnóczy frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Universitato Ferenc József en Szeged en 1938. Ekde 1940 li estis asistanto de Zoltán Bay. En 1942 helpe de stipendio li esploris en Berlino kaj Prago. Li doktoriĝis el akustiko en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1943, poste li komencis prelegi en Stokholmo. La 2-a mondmilito faris interrompon, sed en 1947 li finis la prelegserion. Hejmenveninta li daŭris la esploradon pri la akustiko, kion jam eksterlande faris György Békésy. En 1951 li kandidatiĝis (CSc), en 1973 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1957 li aranĝis internaciajn akustikajn konferencojn. En 1963 li fondis akademian akustikan komisionon, kion poste li gvidis. Inter 1964 kaj 1972 li estis docento, poste titulara universitata profesoro en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, sed li instruis ankaŭ en ELTE. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1957-1999.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fizikai Hangtan' (Fizika Akustiko), (1945)
  • Akusztika – Fizikai akusztika (1963) - libro
  • Zenei akusztika (Muzika akustiko), (1982) - libro
  • Einführung in die Musikalische Akustik (1991)
  • A BESZÉDÉRTHETŐSÉG MINT PSZICHOFIZIKAI FOGALOM (1995) [2] Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
  • Kiegészítések Békésy György életrajzához (2003) [3] Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.