Tanndorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forlasita loko Tanndorf

Tanndorf estas forlasita loko proksime de Oberhain en Germanujo. Ĝi situis inter Oberhain, Barigau kaj Lichta (parto de Königsee) sur malarboroza areo inter la Schwarza-valo sude kaj Rinne-valo norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo ĉi tiu en la 19.11.1370 unue endokumente menciitis (la dokumento troviĝas en la Ŝtata arĥivo de Rudolstadt) kun aliaj 19 vilaĝoj. Ĝi verŝajne jam detruitis en 1447 dum la Saksia interfratara milito kvankam kelkaj tradicioj parolas ankaŭ pri malapero post la Tridekjara milito.[1] En najbara Käsemarkt troviĝis gastejo kaj dancejo kiun uzis ankaŭ la tanndorf-anoj. En eklezia dokumento de 1466 menciatas impostodevoj de Tannendorf. Bienposedanto pagis la sonorilojn de la kirko de Allendorf kiun li vizitis regule. Kompense dimanĉe oni ne rajtis sonigi la sonorilojn antaŭ ekapero de la veturilo de la mecenato partoprenonta la diservon.

Legendo diras ke dimanĉe naskiĝintaj infanoj, se ili troviĝas en Tanndorf meznokte, povas eĉ hodiaŭ senti vilaĝan vivon en la forlasita loko. Ĉiuokaze la terasoj kie staris la domoj ankaŭ nun bone videblis. Iomete malsupre troviĝas la fonto por la necesa akvoprovizado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. informtabulo surloke.
50.59669611.092415