Tarján
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Tarján (tarjAn) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tatabánya.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 2800
- Poŝtkodo: 2831
- Telefonprefikso: 34
La vilaĝo situas sub piedo de monto Gerecse, laŭ flankovojo. Troviĝas Tatabánya l4 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pli frue romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1426 tiutempe apartenanta al fortikaĵo de Tata. En 1529 la turkoj okupis la vilaĝon, tamen ĝi ne senhomiĝis. Familio Esterházy akiris la kampojn en 1727, post jardeko ili venigis germanojn. La loĝantaro okupiĝas pri forstrumado, agrikulturo, vinkulturo.
Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
Apud la vilaĝo troviĝas junulara tendaro precipe por la menciitaj urboj.
Staufenberg, Germanio
Kirchberg, Germanio
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika preĝejo
- vico da vinkeloj
- restaĵoj de eta fortikaĵo sur montopinto nomata Somlyó (ŝomjO) 448 m-ojn alta
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Tarján naskiĝis inĝeniero Sándor Győry.
Komunumoj pri Tarján en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Tarján apartenas al la 7 hungaraj gentoj.
Köröstarján | Salgótarján | Tarján | Tarjánpuszta | Tiszatarján |