Varen VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Taschunieru)
- La mallongigo VS en Varen VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Varen.

Varen
Blazono de Varen
Blazono de Varen
Blazono de Varen
Varen
Varen
Varen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 19′ 12″ N 7° 36′ 28″ O / 46.32000 °N, 7.60778 °O / 46.32000; 7.60778 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 12″ N 7° 36′ 28″ O / 46.32000 °N, 7.60778 °O / 46.32000; 7.60778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 632
Areo 12,81 km²
Alteco 760 m super marnivelo
Poŝtkodo 3953
Komunumkodo 6116
Mapo de Varen
Mapo de Varen
Situa mapo de Varen
vdr

Varen (en la franca lingvo Varonne) estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 632 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Varen situas oriente de la lingvolimo de la alemana kaj la franca inter la Suba kaj la Supra Valezo. La komunumo situas ĉe la norda bordo de la rivero Rodano. La orientan komunumlimon al Leuk formas la rivero Dala. La komunumo konsistas el la vilaĝo Varen kaj la setlejo Taschunieru[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,81 km², de kiuj 28,7% estas kovritaj de arbaro, 34,7% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Varen limas en nordoriento al Inden, en oriento kaj sudo al Leuk, en okcidento al Salgesch, kaj en nordokcidento al Mollens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Varen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka vojo de Leuk al Salgesch. La fervojlinio pasas en tunelo sub la komunuma teritorio kaj ne disponas pri stacidomo en Varen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de poŝtaŭtolinio de Leuk al Sierre.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Varen datiĝas el la jaro 1225 kiel Varonam. En la jaro 1241 la Episkoplando Siono aĉetis en Varon la bienojn de la familio de Varona kaj poste donis tiujn bienojn al tiu familio kiel feŭdo. La Dala-Turo kun la tirponto estis konstruita el la 13-a jarcento. En la jaro 1363 akiris okonon de la alpopaŝtejo Zum Stein. El la jaroj 1484 kaj 1493 datiĝas la regularoj pri la akvokondukiloj de la rivero Dala. En la jaro 1556 estis konkludita kontrakto pri la limo kun Leuk kaj en la jaro 1666 pri la limo kun Salgesch. El la jaro 1543 datiĝas la unua kamprana gildo, tio estis komunuma statuto. Eklezie la Paroĥo Varen en la jaro 1783 disiĝis de la Paroĥo Leuk.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Varen

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]