Teófilo Braga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joaquim Teófilo Fernandes Braga (Ponta Delgada, Acoroj, 24 de februaro 1843Lisbono, 28 de januaro 1924) estis politikisto kaj verkisto de Portugalio. Lia debuto okazis en 1859, kiam li publikigis la libron Folhas Verdes (Verdaj folijoj). Teófilo Braga elgradiĝis pri juro en Universitato de Koimbro. En 1865 li kaj Antero de Quental polemikis kontraŭ la prestiĝa poeto Castilho, okazaĵo kiam stariĝis la portugala literatura realismo. Post transloĝiĝo al Lisbono, en 1872, li instruis literaturon en la beletra kurso de la lisbona universitato. Li malavare verkis pri literatura historio, etnografio, poezio, fikcia prozo, eseo kaj pozitivisma filozofio.

Politika agado

Ekde 1878, jaro kiam li kandidatis al la ĉambro de deputitoj, li sin dediĉis al la politiko. Li partoprenis en diversaj rangoj de Respublika Partio.

En la 28-a de aŭgusto 1910 Teófilo Braga elektiĝis kiel deputito de Lisbono. Oktobre de la sama jaro li fariĝis prezidanto de la provizora registaro. En 1915 la portugala parlamento elektis lin kiel prezidanton de la respubliko. Tiu mandato daŭris de la 29-a de majo ĝis la 5-a de oktobro 1915.

Verkoj

Poezio

  • Visão dos Tempos (1864)
  • Tempestades Sonoras (1864)
  • Torrentes (1869)
  • Miragens Seculares (1884)

Fikcio

  • Contos Fantásticos (1865)
  • Viriato (1904)

Eseo

  • As Teocracias Literárias -­ Relance sobre o Estado Actual da Literatura Portuguesa (1865)
  • História da Poesia Moderna em Portugal (1869)
  • História da Literatura Portuguesa [Introdução] (1870)
  • História do Teatro Português (1870 - 1871)
  • Teoria da História da Literatura Portuguesa (1872)
  • Manual da História da Literatura Portuguesa (1875)
  • Bocage, sua Vida e Época (1877)
  • Parnaso Português Moderno (1877)
  • Traços gerais da Filosofia Positiva (1877)
  • História do Romantismo em Portugal (1880)
  • Sistema de Sociologia (1884)
  • Camões e o Sentimento Nacional (1891)
  • História da Universidade de Coimbra (1891 - 1902)
  • História da Literatura Portuguesa (1909 - 1918)

Antologioj kaj kolektaĵoj

  • Antologias: Cancioneiro Popular (1867)
  • Contos Tradicionais do Povo Português (1883)

Eksteraj ligiloj