Teatro István Örkény
Teatro István Örkény | ||
---|---|---|
teatra trupo | ||
Komenco | 2004 vd | |
Geografia situo | 47° 29′ 50″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo)47.49731119.056829Koordinatoj: 47° 29′ 50″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo) | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Situo | Erzsébetváros | |
Adreso | Madách tér 6 | |
Poŝtkodo | 1075 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Teatro István Örkény (origine hungare Örkény István Színház) estas malgranda teatro en Budapeŝto. La nomdonanto István Örkény estis verkisto, teatra dramaturgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis domo, kiu estis malkonstruita en 1928. Laŭ planado de Gyula Wälder (arkitekto) estis konstruita impona domego (nun jam historia monumento) kun loĝejoj kaj kinejo ekde 1937. Arkitekto de la kinejo estis Gedeon Gerlóczy, post la konstruado oni aĉetis la kinejon, kaj interne ekde 1940 teatro ekfunkciis. Dum la nazia erao la trupo tuj estis malpermesita, poste oni kreis nazian teatron. Post la 2-a mondmilito la teatro estis apartenaĵo de la Teatra Akademio. En 1947 la nova posedanto estis la ŝtato mem, kiel Ŝtata Teatro Madách. En 1949 la Nacia Teatro (Budapeŝto) luis la teatrejon. En la fruaj 1950-aj jaroj la teatro estis centro de la "Vilaĝteatro", kio signifis tion, ke per aŭtobusoj la aktoroj vojaĝis al vilaĝoj kaj urbetoj, kie ili prezentis spektaklojn. En 1954 la Vilaĝteatro trovis novan lokon, la pli frue teatro iĝis longe filia teatro de Teatro Madách. En 2004 la teatro prenis la nomon István Örkény. En 2009 la teatro plene memstariĝis.
Teatrestroj
[redakti | redakti fonton]- Andor Pünkösti (1940-1944)
- Ferenc Hont (1946-1947)
- Oszkár Ascher
- Péter Huszti (1990-)
- Pál Mácsai (2004-)
Elektitaj aktoroj
[redakti | redakti fonton]- Andor Ajtay
- Ferenc Bessenyei
- Imre Csuja
- Margit Dajka
- Csaba Debreczeny
- Edit Domján
- Attila Epres
- István Ficza
- Anikó Für
- Miklós Gábor
- László Gálffi
- Zoltán Greguss
- Géza Hofi
- Éva Kerekes
- Viktoria Kerekes
- Manyi Kiss
- László Márkus
- Zsolt Máthé
- László Mensáros
- Sándor Pécsi
- Piri Peéry
- Csaba Polgár
- Mária Sulyok
- Anna Szandtner
- Nóra Diána Takács
- József Tímár
- Klári Tolnay
- Milán Vajda
- Zoltán Várkonyi