Saltu al enhavo

Teatro Kameri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro Kameri
teatra ensemblo
theatre company (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1945 vd
Geografia situo 32° 4′ 37″ N, 34° 47′ 5″ O (mapo)32.0768472234.7847Koordinatoj: 32° 4′ 37″ N, 34° 47′ 5″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Situo Tel-Avivo
Teatro Kameri (Israelo)
Teatro Kameri (Israelo)
DEC
Map
Teatro Kameri
Fondinto(j) Yosef Milo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fasado de la Kameri Teatrejo, Tel-Avivo

La Kameri Teatro (hebree התיאטרון הקאמרי, ha-Tej'aṭrōn ha-Qāmerī; angle Cameri) estas municipa teatro en Tel-Avivo . Kreita en 1944, ĝi estas unu el la plej famaj teatroj en Israelo.

La teatrejo estas konata esti "teatro kun socia respondeco". Ĉiujare estas sursceneigitaj pli malpli dek premieroj, spektitaj de pli ol miliono da homoj [1].

La teatro prezentas multajn teatraĵojn de mondfamaj aŭtoroj kiel William Shakespeare, Bertolt Brecht kaj Henrik Ibsen, kaj ankaŭ israelajn dramistoj kaj teatristoj kiel ekzemple Hanoch Levin. Ĝia produktaĵoj estas akompanitaj de samtempa interpretado, kiu estas havebla laŭpeto de spektanto en la angla, rusa kaj araba [1].

La aktoroj en la teatra ensemblo inkludas Orna Porat, Yossi Yadin kaj Hanna Maron [2]. La Kameri Teatrejo situas en la ha-Mishkan le-Ommanūyyōt ha-Bamah (kiu malfermiĝis en 1994), apud la Tel-Aviva Artmuzeo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 About the Cameri. Arkivita el la originalo je 2009-06-28. Alirita 2009-02-22.
  2. Wilmer, S.E.. (November 2009) Writing and Rewriting National Theatre Histories. University of Iowa Press. ISBN 9781587295218.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]