Saltu al enhavo

Tel-Aviva Muzeo de Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tel-Aviva Artmuzeo)
Tel-Aviva Muzeo de Arto
muzeo
arta muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Israelo vd
Situo Tel-Avivo
Adreso שד׳ שאול המלך 27, תל אביב-יפו
Arkitekto(j) Dan Eytan • Yitzhak Yashar • Preston Scott Cohen • Carl Rubin • Yaakov Rechter • Ram Karmi vd
Estiĝo 2-a de aprilo 1932
Malfermo 2-a de aprilo 1932
Direktoro Karl Schwarz • Haim Gamzu • Moshe Kaniuk • Eugen Kolb • Moshe Kaniuk • Haim Gamzu • Mordechai Omer • Suzanne Landau • Tania Coen-Uzzielli
Koordinatoj 32° 4′ 39″ N, 34° 47′ 12″ O (mapo)32.077534.786666666667Koordinatoj: 32° 4′ 39″ N, 34° 47′ 12″ O (mapo)
Tel-Aviva Muzeo de Arto (Israelo)
Tel-Aviva Muzeo de Arto (Israelo)
DEC
Situo de Tel-Aviva Muzeo de Arto
Map
Tel-Aviva Muzeo de Arto
Jaraj vizitantoj: 1 070 714 (2022) Redakti la valoron en Wikidata
Retpaĝo https://www.tamuseum.org.il
vdr

La Tel-Aviva Muzeo de Arto (hebree מוזיאון תל אביב לאמנות, Muzeon Tel Aviv Le'Omanut) estas arta muzeo en Tel-Avivo, Israelo. La muzeo estas dediĉita al la konservo kaj montriĝo de moderna kaj nuntempa arto de Israelo kaj de ĉirkaŭ la mondo [1].

Ĝi estis establita en 1932 en konstruaĵo kiu estis la hejmo de la unua urbestro de Tel-Avivo, Meir Dizengoff [2]. En 1948, en la malnova muzea konstruaĵo estis deklarita la sendependeco de la ŝtato Israelo [3][4]. En 1971, la konstruaĵo fariĝis Sendependeca Halo kiam la muzeo translokiĝis al ĝia nuna ejo ĉe 27 Bulvardo Shaul Hameleĥ [5].

Konstanta kolekto[redakti | redakti fonton]

Ene de la Tel-Aviva Muzeo de Arto, decembro 2013
En 1989, Roy Lichtenstein kreis gigantan du-panelo muralo precipe por la muzea halo

La muzeo enhavas ampleksan kolekton de klasika kaj nuntempa arto, aparte israela arto de israelaj artistoj, skulptaĵĝardeno kaj junularto. Individuaj konstruaĵoj aŭ partoj de konstruaĵoj estas nomitaj laŭ siaj respektivaj patronoj. Ekzemple, ekzistas la Helena Rubinstein Pavilono por Nuntempa Arto (malfermita en 1959), la Lola Beer Ebner Sculpture Garden [6], la Marc Rich kaj Gabrielle Rich Wing, kaj porjunula alo nomita Joseph kaj Rebecca Meyerhoff Art Education Center.

Estas ekspozicitaj verkoj el la plej gravaj stiloj de la unua duono de la 20-a jarcento: Faŭvismo, Germana Impresionismo kaj Ekspresionismo, Kubismo, Futurismo, Rusa Konstruismo, De Stijl kaj Superrealismo kun verkoj de Joan Miró, franca arto de Impresionismo kaj Malfrua Impresionismo ĝis la Pariza Lernejo kun verkoj de Chaim Soutine.

Inter la artistoj ekspoziciitaj estas Max Ernst, Max Liebermann, Claude Monet, Emil Nolde, Max Pechstein, Camille Pissarro, Pierre-Auguste Renoir, Paul Cézanne, Alfred Sisley, Henri-Edmond Cross, Pierre Bonnard, Tsuguharu Foujita, Henri Matisse, Amedeo Modigliani, Giorgio Morandi, Gustav Klimt, Vasilij Kandinskij, Marc Chagall, Ernst Oppler, Maurycy Gottlieb kaj Reʾuven Rubin. Spekteblas ankaŭ verkoj de Pablo Picasso el la Blua Periodo, la Neoklasika Periodo kaj lia malfrua verkado. La kolekto Peggy Guggenheim de la muzeo, donaco de 1950, inkluzivas 36 verkojn de, inter aliaj, Jackson Pollock, William Baziotes, Richard Pousette-Dart, Yves Tanguy, Roberto Matta kaj André Masson. Sur la unua etaĝo estis ĉambro por ekspozicio de skulptaĵoj.

Du ĉambroj, la Liebermann Halo kaj la Lesser-Ury-Halo, estis tute dediĉitaj al verkoj de la koncernaj artistoj, sed la kolekto en tiu tempo ankaŭ inkludis 350 pentraĵojn, 75 skulptaĵojn kaj pli ol 4,000 akvarelojn, mandesegnaĵojn kaj originalaj grafikoj, inkluzive de verkoj de Mark Matwejewitsch Antokolski, Leonardo Bazzaro, Marc Chagall, Edgar Degas, André Derain, James Ensor, Henri Epstein, Ernesto de Fiori, Vincent van Gogh, Maurycy Gottlieb, Isaac Israëls, Marie Laurencin, Wilhelm Lehmbruck. Isaak Iljitsch Lewitan, Max Liebermann, Claude Monet, Camille Pissarro, George Scharf, Lesser Ury, Maurice Utrillo kaj Maurice de Vlaminck.

En 1989, usona popartisto Roy Lichtenstein kreis gigantan du-panelan murpentraĵon precipe por la Muzeo, kiu pendas en la enirejo.

La kolekto inkludas plurajn rimarkindajn verkojn, inkluzive de Portrait of Friedericke Maria Beer (1916) de aŭstra artisto Gustav Klimt kaj Improvisation Untitled V (1914), de rusa artisto Vasili Kandinsky .

La skulptaĵoj estas elmontritaj en la enirejplaco kaj en interna skulptaĵĝardeno.

Aldone al la permanenta kolekto, la muzeo aranĝas provizorajn ekspoziciojn de individuaj artistoj kaj grupekspoziciojn organizitajn ĉirkaŭ ofta temo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About \ Tel Aviv Museum of Art (angle). Arkivita el la originalo je 2020-02-19. Alirita 2021-10-21.
  2. . Meir Dizengoff: The Odessan Who Built Tel Aviv. The Odessa Review (30 October 2017). Arkivita el la originalo je 28 January 2023. Alirita 6 April 2023.
  3. Slavicek, Louise. (1 September 2021) The Establishment of the State of Israel. Infobase Holdings, Inc. ISBN 9781646936618. (ISBN 978-1-64693-661-8)
  4. Declaring the State of Israel on May 14, 1948. Newsweek Digital (14 May 2015). Arkivita el la originalo je 6 April 2023. Alirita 6 April 2023.
  5. Tel Aviv's new museum to be dedicated today, New York Times
  6. Tel Aviv Museum. Arkivita el la originalo je 2007-10-26. Alirita 2007-02-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]