Teemu Sippo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teemu Sippo
katolika episkopo de Helsinko
Regado 2009-
Persona informo
Naskonomo Teemu Jyrki Juhani Sippo
Naskiĝo 20-an de majo 1947 (1947-05-20) (76-jaraĝa)
en Lahti
Religio katolika eklezio vd
Motto « Christus fons vitæ » (« Kristo fonto de vivo »)
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teemu SIPPO (naskiĝis la 20-an de majo 1947 en Lahti) estas finnlanda katolika episkopo.

Li estas finna dehonana pastro, kaj romkatolika episkopo de Helsinko ekde la 16-a de junio 2009. Li ankaŭ estas la unua finna romkatolika episkopo depost la estiĝo de la katolika diocezo de Helsinko en 1955[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Monsinjoro Sippo naskiĝis la 20-an de majo 1947, en Lahti en luterana familio. En 1966, li konvertiĝis al Katolikismo kaj la 11-an de oktobro 1970, li eldiris sian solenan ĵuron ĉe dehonanaj pastroj (Ordeno de la koro de Jesuo, katolika ordeno fondita en 1878 de franca pastro Léon Gustave Dehon). Li estis ordinita pastro la 28-an de majo 1977.

Nomumita episkopo de Helsinko fare de papo Benedikto la 16-a la 16-an de junio 2009, li ricevis konsekradon la 5-an de septembro 2009 el la manoj de kardinalo Karl Lehmann (episkopo de Majenco), asistita de kun-konsekrantaj episkopoj Józef Wróbel (vic-episkopo de Lublino) kaj Czeslaw Kozon (episkopo de Kopenhago).

Episkopa moto[redakti | redakti fonton]

« Christus fons vitæ » (« Kristo fonto de vivo »)

Notu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Oni ne konfuzu la romkatolikan "diocezon de Helsinko" kun la luterana "diocezo de Helsinko" de la Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]