Isérables
Isérables | |
---|---|
Blazono de Isérables | |
Aertelfero de Riddes al Isérables | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Martigny |
Koordinatoj | 46° 9′ 47″ N 7° 14′ 35″ O / 46.16306 °N, 7.24306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 47″ N 7° 14′ 35″ O / 46.16306 °N, 7.24306 °O (mapo) |
Areo | 15,23 km² |
Alteco | 1106 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1914 |
Komunumkodo | 6134 |
Situa mapo de Isérables | |
Isérables estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 883 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Isérables situas en la franclingva Suba Valezo sur la monta deklivo ĉe la suda flanko de la Valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Isérables kaj la setlejoj Bulle, Champroux, Cotayer, Grands Esserts, Les Boutses, Les Chenevieres, Les Crêtaux, Les Enteillires kaj Teisa.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,23 km², de kiuj 45,5% estas kovritaj de arbaro, 24,9% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Isérables limas en nordoriento kaj oriento kaj sudoriento al Nendaz, kaj en sudokcidento kaj okcidento kaj nordokcidento al Riddes.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Isérables situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝis la konstruo de la aertelfero en la jaro 1942 la komunumo estis atingeble nur pere de piedpadoj el la valo. En la jaro 1960 estis konstruita la veturebla vojo al Riddes kaj Nendaz. Pere de la aertelfero de Riddes al Isérables la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Isérables datiĝas el la jaro 1227 kiel Aserablos. Dum mezepoko Isérables estis senjorujo kun diversaj sinsekvaj posedantoj, inter kiuj la Senjoroj de Turn kaj la Senjoroj du Châtelard. En de 1490 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Isérables estis parto de la episkopa tablohavaĵo. Eklezie Isérables en 1801 fariĝis memstara paroĥo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Isérables[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Isérables – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|