Ter-Armea Akademio Nicolae Bălcescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Ter-Armea Akademio Nicolae Bălcescu, rumane Academia Forţelor Terestre Nicolae Bălcescu, estas universitat-nivela lernejo de la rumana armeo en Sibiu. Ĝi estas nomita laŭ la rumana historiisto Nicolae Bălcescu.

La akademio instruas la fakojn "militaj kaj informaj sciencoj" kaj "administraj sciencoj". Ĝi regule, almenaŭ ĉiujare, organizas sciencan konferencon pri la temo "la scio-bazita socio".

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 13-a de junio 1847: Unua oficira lernejo kun sidejo en Bukareŝto.
  • 1-a de julio 1920: En Sibio ekestas dua oficira lernejo.
  • De 1932 ĝi estis la sola lernejo por oficiroj.
  • En 1940 ĝi translokiĝis al Bukareŝto.
  • En 1942 ĝi translokiĝis al Zărneşti ĉe Braşov.
  • En 1944 ĝi intervenis en militaj eventoj ĉe Braşov.
  • En 1949 la lernejo revenis al Sibio.
  • Ĝis 1995 ĝi instruis oficirojn de infanterio kaj dumtempe ankaŭ de jenaj branĉoj: kemio, artilerio, inĝenieroj, radio, intendantado, fervojo, topografio, limgardado, fajroprotekto ktp.
  • En 1995 ĝi estis transformita en Akademion de la Ter-Armeo, armea institucio de supera instruado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]