Terena ŝtupo
Etoso
Terena ŝtupo (angle fault scarp) estas faktermino en geomorfologio, geologio kaj kartografio kiu signifas ŝanĝon de la dekliva klineco kaj se iliaj eĝoj iras preskaŭ liniformaj.
La dimensioj povas ŝanĝiĝi inter kelkaj metroj kaj pluraj kilometroj. Al longaj terenŝtupoj apartenas la sudgermanaj tavolŝtupo-regionoj (Frankonia Ĵuraso kaj Ŝvaba Ĵuraso), kun iliaj grandaj diferencoj en la alteco kaj profundaj geologiaj perturboj, kiuj ofte estas tektone aktivaj.
Kialoj
[redakti | redakti fonton]Naturaj kialoj de la terenŝtupoj povas esti ekzemple:
- sedimentado de sedimentaĵoj (ekzemple en formo de riveraj ŝtupoj, riveraj terasoj kaj valŝtupoj)
- efiko de nuntempaj aŭ malnova geologia faŭlto
- diversaj erozioj pro najbaraj ŝtonaĵoj de diversaj durecoj
- sekvo de terenglito, kotfluo, vegetaĵglito k.s.
- ŝovado de la alteco pro tertremo.