Vegetaĵglito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vegetaĵglitaĵo, kovrinta migradvojon

Pri vegetaĵglito oni parolas en la aplikata geofiziko kaj en la pedologio, se pli malpli granda areo da herbejo de montodeklivo, eventuale kun surkreskaĵo (arbustoj, arbedojarboj), malfiksiĝis kaj glitis valen.

La deŝiro de la herbotapiŝo indikas kelkajn tipajn grundoformojn, kiuj koncernas la kaŭzon de la deglito. Ofte temas pri akvosatiĝo de la grundo post longa aŭ forta pluvo, sed ankaŭ povas esti kunkaŭzita de longdaŭra perturbo de la akvo-grundo-bilanco aŭ erozio de la grundo aŭ aliaj faktoroj.

La longeco de vegetaĵglito povas esti malmultmetra ĝis proksimume 100-metra. Ofte la glitintaj partoj kunŝoviĝas je la suba fino kaj formas specon de sinko (geomorfologio).

Vegetaĵsinkojn de pratempo konas la loĝantoj de la Alpoj, forstistoj, montarbienuloj kaj atentemaj montmigrantoj, sed en la lastaj jarcentoj ili plioftiĝis. Eblas pluraj kaŭzoj de tio, ekzemple malfavora senarbarigo sur krutaj deklivoj, konstruado de tro larĝaj ekonomivojoj aŭ forststratoj, plioftiĝo de pluvegojsuperakvado , ŝanĝiĝo de la vegetaĵaro, geoteknikaj-hidrologiaj enkonstruaĵoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]