Saltu al enhavo

Terence Hallinan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terence Hallinan
Persona informo
Terence Hallinan
Naskiĝo 4-an de decembro 1936 (1936-12-04)
en San-Francisko
Morto 17-an de januaro 2020 (2020-01-17) (83-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko
Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
jura altlernejo Hastings de la Universitato de Kalifornio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Terence HALLINAN (n. la 4-an de decembro 1936, m. la 17-an de januaro 2000) estis usona politikisto kaj advokato el San-Francisko. Jam antaŭ la studentaj jaroj, li membris en la Junaj Demokratanoj de Usono kaj sekve ankaŭ membriĝis en la Demokrata Partio de Usono. Li universitate edukiĝis en la Londona Lernejo de Ekonomiko, la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj la jura altlernejo Hastings de la Universitato de Kalifornio en San-Francisko, kaj sekve ekpraktikis kiel advokato. En 1988 li sukcesis elektigi al la San-Franciska estraro de supervidantoj. kaj sep jarojn pli poste, en 1995, iĝis San-Franciska distrikta advokato. Interalie, en februaro 1998, li varbis la junan juristino Kamala Harris por labori kiel subtena distrikta advokato.[1] Tie, ŝi fariĝis la estro de la karierkrima fako, super kvin aliaj advokatoj, kie ŝi persekutis hommortigon, domŝteladon, rabon kaj kazojn pri seksa atenco.

Jam kiel adoleskulo, li ofte pugnobatalis kun samaĝuloj, daŭrigis tion kiel juna plenkreskulo, ankaŭ dum ĉiuj studentaj jaroj, kaj lia abunda krima historio komence preskaŭ malebligis lian nomumon kiel advokato. Inter alie la renoma kalifonia politrikisto kaj advokato Willie Brown atestis ke Hallinan posedis bonan moralan karakteron. La komisiono pri advokata nomumo pridubis ĉu civila malobeo estas kongrua kun estado de advokato, kaj demandis al Terence Halligan pri publika opiniesprimo pri tio. Hallinan diplomatie respondis ke li opiniis "ke estas bedaŭrinda afero" ke pli da germanaj advokatoj ne malobeis la reĝimon de Nazia Germanio. En postaj jaroj lia tre engaĝita luktado por demokrataj idealoj kaj personaj konvinkoj daŭrigis tiun fruan bataladon kaj pli ol kompensis la antaŭan kriman historion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]