Teruela Judkvartalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Teruela Judkvartalo aŭ en hispana Judería de Teruel estas juda kvartalo kiu situas ene de la historia kerno de la urbo Teruelo (Hispanio), kaj ĝi korespondas pli malpli al la kvartalo kie, dum la 13a, 14a kaj 15a jarcentoj, loĝis majoritate ties juda komunumo. Situa en la orienta pinto de la mezepoka urbo, ties geografia centro estas formata nuntempe de la placo de la Judería. Hodiaŭ, la kvartalo pluhavas la urban modelon de mezepoka tempo, kun mallongaj stratoj kiuj etendas inter la turon de Ambeles, la Tozal aŭ antikva pordego de Zaragozo kaj la pregejo de Sankta Pedro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Teruelo, fondita ĉirkaŭ 1170 fare de la reĝo Alfonso la 2-a de Aragono, havis ĝis ties forpelo en 1492 gravan judan komunumon, kiu iĝis la kvina juda aljama (juda komunumo) de la Reĝlando de Aragono se konsideri la impostojn al la Krono. Ĝi havis loĝantaron de ĝis 350 aŭ 400 kvartalanoj, kies vivo okazis ĉirkaŭ la sinagogo, kvankam ĝi havis ankaŭ aliajn privatajn preĝejetojn financitaj de riĉaj familioj kiaj la Naĥarioj kaj la Abenmale, same kiel propra viandovendejo.[1]

La alveno de judoj al Teruelo okazis el ĉirkaŭ la 1250-aj jaroj, kaj el 1270 oni datas la unuajn rektajn referencojn al judaj teruelanoj. Tamen, tuj oni plifirmigis tiun komunumon, ĉar en 1279 jam ekzistis la sinagogo. La reĝo Petro la 3-a rekte apogis la setligon de novaj loĝantoj ĉu judaj aŭ islamanoj en la urbo de Teruelo. Ĉirkaŭ 1460 la kvartalo komencis rapidan malpliiĝon pro la elmigrado, konsekvence de la politiko kontraŭjuda de Fernando la 2-a de Aragono, kiu finos per la forpelo de 1492.

La kvartalo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la antikvaj muregoj, artiklita ĉirkaŭ la aktualaj stratoj Ambeles, Judería, Valcaliente, Esteban, Horno, Caracol, Hartzenbusch, Aínsas kaj Comadre, kelkaj el kiuj kruciĝas ĉe la aktuala placo de la Judería. Ĝi montras urban interplektiĝon radian, kaj ĝi okupas la supran parton de deklivo sur kies pinto situas unu de la kasteloj kiujn la Reĝo de Aragono havis en Teruelo, la nomita malgranda kastelo aŭ kastro superiori judeorum, referenco rekta al ties proksimeco al la juda kvartalo.

Kiel konsekvenco de la Hispana Enlanda Milito, la plej parto de la domaro estis detruita, kaj tiele granda parto de la aktualaj konstruaĵoj estis konstruitaj dum la dua duono de la 20a jarcento. Kvankam pri konstruaĵoj apenaŭ oni konservas konstruaĵojn pro la menciitaj militaj tialoj, el arkeologia vidpunkto la juda kvartalo de Teruelo konstituas unu el la plej interesaj kompleksoj en Aragono. Jam komence de la 20a jarcento okazis la malkovro de la juda tombejo, kiu havigis interesante juvelaron, kaj en 1978 okazis la malkovro de ampleksa subtera spaco, identigita tiam la sinagogo.[2] Tamen, la nombraj arkeologiaj elfosaĵoj en tiu sektoro de la urbo permesis malkovri kaj koni grandan parton de la mezepoka kvartalo, kvankam la majoritato de studoj restas nepublikigitaj. Sub la aktuala placo de la Judería oni malkovris la restaĵojn de kvar loĝejoj, kiuj disponis el ampleksaj subteraj keloj subtenitaj de romp-arkoj, konstruitaj post 1360 proksimume.[3]

Aktuale, temas pri plinovigita kvartalo kun multa viva etoso, danke al ties proksimeco al la urba centro. Tamen kaj bedaŭrinde, ankoraŭ ne estis akceptita la urbo Teruelo en la oficiala reto de judaj kvartaloj Red de Juderías de España “Caminos de Sefarad”.

Ceramikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La arkeologiaj elfosaĵoj faritaj en la lastaj jardekoj en diversaj punktoj de la antikva juda kvartalo estis rekuperintaj nombrajn ceramikaĵoj kiuj formis parton de la ĉiutaga vivo de la judoj en la Mezepoko, kaj kiuj konstituas unu el la plej gravaj aroj de artefaktoj de la ĉiutaga ilaro de Sefardoj. Ĵusa esplorado realigita de restaĵoj trovitaj en 2004 identigis du fermitaj aroj datitaj, proksimume, en ĉirkaŭ 1260 kaj 1320 respektive.[4] La materialo kolektita en 1978 estas ekzemplo de teleraro uzita ĉirkaŭ 1460, tuj antaŭ la forpelo de la judoj, kelkaj el kiuj pecoj formis parton de ekspozicioj je landa nivelo. Selekto de tiuj ceramikaĵoj estas vizitebla en la konstanta ekspozicio de la Muzeo de Teruelo, inter kiuj elstaras tri ekzempleroj de menoroj aŭ ceremoniaj lampoj uzataj en la festo de Ĥanuko, prilaboritaj en ceramiko pentrita kaj datitaj en la 15a jarcento.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blasco Martínez, A. (1997) “Nuevos datos sobre la judería de Teruel, con especial estudio de sus sinagogas”, Studium, Revista de Humanidades, Homenaje al profesor Antonio Gargallo, t. I, pp. 13-43.
  2. Atrián Jordán, P. (1979): “Informe de las excavaciones realizadas en la Plaza de la Judería”, Teruel, 53, Teruel, pp. 44-46
  3. HERNÁNDEZ PARDOS, A (2015) “La mirada arqueológica bajo la plaza de la Judería de Teruel: una aproximación a su cultura material”, Revista Teruel.
  4. Hernández Pardos, A (2014) “La cerámica feudal entre mediados de los siglos XIII y XIV, según el repertorio de la plaza de la Judería de Teruel”, Arqueología y Territorio medieval, 21, pp. 177-206.
  5. Atrián Jordán, P. (1981): “Lámparas de Hanukkah en cerámica popular turolense”, Teruel, 66, Teruel, pp. 175-180

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Motis Dolader, M. A. (2005), Los judíos de Teruel en la Edad Media, IET, Teruel.
  • Motis Dolader, M. A. (2008), "La judería de Teruel", La magia de viajar.
  • Diversaj aŭtoroj (2002), Aragón Sefarad, vol. II, Hebraica Aragonalia. El legado judío en Aragón, Catálogo de la exposición, DPZ, Zaragoza.
  • Diversaj aŭtoroj (2002), Memoria de Sefarad, Catálogo de la exposición, Toledo, SEACEX, Madrid.