Tetragrammaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tetragrammaton
Tetragrammaton
diskeldonejo vd
Dum 1968 - 1971
vdr

Tetragrammaton aŭ je plena anglalingva nomo Tetragrammaton Records estas muzika eldonejo. Ĝi estis fondita en 1968 de la muzikeldonistoj Roy Silver, Bruce Post Campbell, Marvin Deane, kaj la muzikisto Bill Cosby, kaj estis malfondita jam en 1970. Roy Silver tiutempe ankaŭ estis la manaĝero de Cosby. La termino "Tetragrammaton" rilatas al la hebrea nomo de Dio, konsiderata de iuj kiel nedirebla (JHVH, tradukita kiel "Javeo" aŭ "Jehovo" en Esperanto):[1] en la greka la vorto Tetragrammaton, en Esperanto tetragramo, pli-malpli signifas "kvarsigna vorto". La plej sukcesa ago de la eldonejo estis publikigi la muzikon de la rokmuzika grupo Deep Purple.

Referencoj[redakti | redakti fonton]