Thüringen Tourismus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thüringen Tourismus
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
La agentejo rekte sub la Brandt-fenestro.

Thüringen Tourismus estas fremdultrafika agentejo en Erfurto (Willy-Brandt-Platz nr. 1) kiu ne tiom responsas pri erfurtaĵoj kiom pri celoj en la tuta federacia lando. Tenadas la agentejon je 95% la Lando Turingio mem; aliaj kompanianoj estas Deutscher Hotel- und Gaststättenverband Thüringen e.V. kaj Verband der Thüringer Tourismusunternehmen e.V. (VTT).

Fokusoj[redakti | redakti fonton]

Per ĝia eldona kaj reklamada laboro ĝi helpegas onin malkovri eĉ la plej kaŝitajn trezorojn de la Liberŝtato kaj havas tiel gravan dokumentadan funkcion, ofte de alta faka valoro. La homojn en la tuta mondo oni varbis ĝui en Turingio kulturturismon, urbrigardadon (ekz.Weimar, Jena, Erfurt, Gera), ennaturajn kaj aktivajn libertagojn, vojaĝojn bonfartajn aŭ eĉ sanigajn: la esencaj punktoj estas kaj reklami kaj servadi.

Kun ne tute 10 milionoj da tranoktoj pojare, pli ol 3,1 miliardoj da eŭroj da brutta spezo kaj pli ol 100.000 turisme ligitaj laborpostenoj la fremdultrafika branĉo en Turingio ege gravas.

Situo[redakti | redakti fonton]

La agentejo troviĝas kontraŭe al la ĉefa stacidomo, en la eksa hotelo Erfurter Hof en la turingia ĉefurbo Erfurto. Ĝi estis loĝistika partnero de la 91-a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurto en junio 2014.

Servoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Informoj pri Turingio
  • rekta mendo de hotelĉambroj
  • disdonado de prospektoj pri Turingio
  • pretigo de la ĉioninkluzivpreza karto ThüringenCard (koncerne pli ol 230 ofertoj en la tuta lando, kiel: kasteloj, naĝejoj, parkoj, burgoj, muzeoj)
  • vendo de biletoj por kulturaj, muzikaj kaj sportaj eventoj
  • vendo de vojaĝliteraturo kaj (migrado)mapoj
  • vendo de kuponoj pri bonhavaĵoj ĉe diversaj aranĝoj
  • informoj pri senbarileco de libertemppasigilaj ofertoj kaj tranoktejoj
  • kontrakto de vojaĝasekuroj
  • vendo de biletoj por publikaj transportiloj en Erfurto (EVAG) kaj en Meza Turingio (VMT)
  • rezervigo de gvidadoj tra la urbo (kun variaj fokusoj)
  • moderna prezentado de Turingio ĉe turismaj foiroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la turisma agentejo. germane, japane, nederlande, angle