Dijo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thaya)
Tiu ĉi artikolo temas pri mezeŭropa rivero. Alidirektas ĉi tien Dyje. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Dyje (apartigilo).
Al tiu ĉi artikolo estas alidirektita moto Thaya. Pri kampurbo en Aŭstrio temas artikolo Thaya (Malsupra Aŭstrio).
Dijo
ĉeĥe Dyje, germane Thaya
rivero
Kanjono de Dijo en Nacia parko Podyjí
Landoj Aŭstrio Aŭstrio, Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Malsupra Aŭstrio Aŭstrio, Sudmoravia regiono Ĉeĥio
Ĉefa fontrivero Aŭstria Dijo
 - alteco 410 m
 - koordinatoj 48° 50′ 52″ N 15° 29′ 25″ O / 48.84778 °N, 15.49028 °O / 48.84778; 15.49028 (mapo)
Apuda fontrivero Moravia Dijo
Enfluejo Moravo
 - situo ĉe Lanžhot
 - alteco 148 m
 - koordinatoj 48° 37′ 00″ N 16° 56′ 25″ O / 48.61667 °N, 16.94028 °O / 48.61667; 16.94028 (mapo)
Suma longo 235,4 km (146 mi) inkluzive de Aŭstria Dijo 311 km
Suma akvokolektejo 13 419 km² (1 341 900 ha)
Trafluo
 - mezproksima 43,9 /s
Hidrologia vico 4-14-02-001
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Thaya

Dijo (ĉeĥe Dyje, germane Thaya) estas signifa rivero fluanta parte en suda kaj sudokcidenta Moravio kaj parte en la norda Malsupra Aŭstrio, kelkloke konsistiganta la limon inter la Ĉeĥa Respubliko kaj Aŭstrio. La rivero enfluas de dekstre en Moravon; ĝia enfluejo konsistigas la limpunkton inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Slovakuio. Ĝi havas du fontajn riverojn, la "germanan" kaj la "moravian" Dyje/Thaya, kaj tiuj fontaj riveroj kunfluas ĉe Raabs an der Thaya en Aŭstrio. Poste, la rivero alfluas en la teritorion de la Ĉeĥa respubliko, la longeco de ĝia fluo estas 306 km. En la rivero estas jenaj akvaj rezervujoj ĉe urboj: VranovZnojmoNové Mlýny u Mušova.

En montaretregiono de Jevišovice, kio estas orienta parto de Bohema-Moravia montetaro, ĝi kreas profundajn valojn, tra kiuj ĝi celas unue sub Podhradí nad Dyjí (historie ĉeĥe Frejštejn, germane Freistein an der Thaya) ĝis valbaraĵo kun digo ĉe Vranov nad Dyjí (germane Frain an der Thaya), sub Chvaletice ĝi ŝanĝas direkton al sudoriento. Ekde Vranov ĝis Znojmo ĝi fluas senĉese al sudoriento, pli malfrue ĝi ŝanĝas direkton al nordoriento. Ĉe la unua rezervujo ĉe Nové Mlýny u Mušova (germane Neumühl und Muschau) estas artefarite kreitaj sistemoj de insuletoj, servantaj kiel nestejoj kaj kunvenlokoj de akvaj birdoj. En Dolnomoravský úval estas vico da mortaj branĉoj de la rivero. Sude de Lanžhot akompanas la riveron malnovaj herbejaj praarbaroj kun nestejoj de birdoj. En kunflueja teritorio de Dyje kun rivero Morava estas signifa grandmoravia burgejo Pohansko kun muzeo en ĉasista kasteleto.

Publikaj kampadejoj estas sur bordoj de valbaraĵo ĉe Vranov nad Dyjí (germane Frain an der Thaya).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]