The Black Keys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Black Keys
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
The Black Keys koncerte ĉe The Agora en Januaro 2009.

The Black Keys estas usona rokmuzika bando formita en Akron (Ohio), en 2001. La grupo konsistas el Dan Auerbach (gitaristo, kantisto) kaj Patrick Carney (drumisto). La duo ekkarieris kiel sendependa muzikistaro, kiu registris muzikon en keloj kaj mem-produktis sian diskaron, antaŭ ili finfine aperis kiel unu el la plej popular garaĝrokaj artistoj dum la dua tajdo de revivigo de la ĝenro en la 2010-aj jaroj. La forta blusroko|blusroka stilo de la bando devenas el blusaj influoj de Auerbach, inklude de Junior Kimbrough, Howlin' Wolf, kaj de Robert Johnson.

Amikoj ekde infanaĝo, Auerbach kaj Carney fondis la grupon post eliri el la lernejo. Post subskribi kun la sendependa registromarko Alive, ili publikigis sian premieran albumon, nome Big Come Up (2002), kiu havigis al ili novan kontrakton kun Fat Possum Records. Laŭlonge de la venonta jardeko, the Black Keys konstruigis al si kontraŭkulturan publikon pere de etenda turneo de malgrandaj kluboj, oftaj albumpublikigoj kaj aperoj en muzikfestivaloj, kaj malferma permesilo por iliaj kantoj. Ilia tria albumo, Rubber Factory (2004), ricevis kritikan aplaŭdon kaj plialtigis la profilon de la bando, kio kondukis al diskokontrakto kun grava firmao Nonesuch Records en 2006. Post mem-produkti kaj registri siajn kvar unuajn diskojn en propraj studioj, la duo kompletigis Attack & Release (2008) en profesia studio kaj dungis produktoron Danger Mouse, kiu poste iĝis ofta kunlaboranto kun la bando.

The Black Keys koncerte ĉe la Madison Square Garden en Marto 2012.

La komerca elrompo de la grupo venis en 2010 kun Brothers, kiu kun sia populara unuopaĵo "Tighten Up", ricevis tri premiojn Grammy. Ties sekvo en 2011 nome El Camino (la vojo, en hispana) ricevis fortan sukceson kaj pintis en la numero dua en la listo de la gazeto Billboard nome 200 chart, kio kondukis al la unua koncerta turneo de la bando en sia kariero, nome El Camino Tour. La albumo kaj sia sukcesa unuopaĵo "Lonely Boy" ricevis tri premiojn Grammy. En 2014, ili publikigis sian okanb albumon, nome Turn Blue, kiu iĝis numer-unua disko en Usono, Kanado kaj Aŭstralio.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studioalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • The Big Come Up (2002)
  • Thickfreakness (2003)
  • Rubber Factory (2004)
  • Magic Potion (2006)
  • Attack & Release (2008)
  • Brothers (2010)
  • El Camino (2011)
  • Turn Blue (2014)
  • 'Let's Rock' (2019)