The Last of the Mohicans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Last of the Mohicans
Last of the Mohicans, Merrill bear.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro James Fenimore Cooper
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato februaro 1824
Loko Usono
Information icon.svg
vdr

La lasta el la Mohikanoj (aŭ "La lasta mohikano", en la angla: The Last of the Mohicans) estas la dua libro en la serio "Leda ŝtrumpo" konsistanta el kvin libroj de James Fenimore Cooper. La libro unue estis publikigita en februaro 1826. En la centro de la intrigo estas la kuraĝa arbaresploristo Nathaniel (Natty) Bumppo kaj liaj kamaradoj en ilia batalo kontraŭ la malamikaj francoj kaj indianoj.

Laŭ la libro, kelkaj plenlongaj filmoj estis faritaj, la plej lastatempa el kiuj estas "The Last Mohican" (1992) de Michael Mann,

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La rakonto okazas en 1757 dum en Nordameriko okazas la Franc-Brita Indiana Milito, Montcalm (komandanto de la franca armeo) provas kapti la filinojn de Monroe (kiu tiutempe komandis la fortikaĵon de "William Henry" la saman fortikaĵon kiun Montcalm provis konkeri). Tiel okazas ke Alico (la filino de Monroe) akompanata de juna oficiro nomita Duncan, fuĝante de la franca armeo en densaj arbaroj de Nordameriko, renkontas skolton nomatan "Okulo de Akcipitro" kaj liajn amikojn, la lastajn el la mohikanojn, kiuj helpas al ili kaj savas iliajn vivojn kelkfoje. Kune ili travivas mirindan aventuron plenan de danĝeroj kaj neatenditaj malfacilaĵoj.

La roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Nathaniel Bumppo/Hawk-eye: Œil de Faucon; "Okulo de Akcipitro" - la kromnomo de Nathaniel. Foje nomata "La Esploristo". Li estas ĉasisto kaj esploristo, juna viro kiu forlasis la koloniojn de blankulo, kaj iĝis amiko de la mohikanaj indianoj. Konata kiel la "Longa Fusilo" fare de la indianoj.
  • Uncas (Unkas) - la filo de Ĉingaĉguk. Militisto ankaŭ konata kiel "rapida cervo" pro sia lerteco. La libro estas nomita laŭ li, ĉar li estas la lasta mohikano naskita en la tribo.
  • Chingachgook (Ĉingaĉguk) - la patro de Unkas, la nura mohikano krom lia filo. Konata kiel la "Granda Serpento".
  • Kapitano Duncan Hayward - Deĵoras sub la ordonrajto de Monroe, respondeculo pri la sekureco de liaj filinoj. Enamiĝas al Alice.
  • Cora Monroe - La pli aĝa fratino. Ŝi havas malhelan hararon kaj kuraĝan karakteron. La filino de Monroe de lia unua edzino.
  • Alice Monroe - La pli juna fratino. Milda kaj sentema, kun brilaj okuloj. Ŝi estas la filino de Monroe de lia dua edzino.
  • David Gamut - Religia Misiisto, psalmodisto (instruisto pri psalmkantado), konata kiel "la kantmajstro".
  • Magua (/ˈmæɡwɑː/, MAG-ŭa) - la fiulo: hurona ĉefo forpelita de sia tribo pro ebriemo; sangavida malamiko de la mohikanoj kaj konata kiel le renard subtil ("Ruza Vulpo").
  • Colonel Monroe - La patro de Cora kaj Alice. Komandanto de la William Henry Fortikaĵo.
  • Generalo Markizo de Montcalm - la franca ĉefkomandanto, prezentita kiel timiga kontraŭulo, nomita fare de la Huronoj kaj aliaj indiĝenaj aliancanoj de la francoj kiel "La granda blanka patro de la Kanadanoj."
  • Tamenund - maljunega, saĝa, kaj honorita delavaro (Lenape) saĝulo, kiu postvivis tri generaciojn de militistoj.

La malamiko[redakti | redakti fonton]

En la libro, la malamiko de la ĉeffiguroj estas Montcalm kaj liaj francaj soldatoj. Ĉie en la libro, aliflanke, la francoj estas portretitaj en pozitiva lumo, kaj kvankam ili estas la malamiko en la rakonto, ili estas traktataj kiel forta kaj timiga sed rimarkinde ĝentila kontraŭulo kaj neniel barbaraj por simple mortigi homojn (male al iliaj aliancanoj, la kanadaj indianoj). Tio estis esprimita multfoje: ekzemple, kiam la francoj resendis la filinojn de kolonelo Monroe, la traktado de ili estis same milda kaj pripensema kiel la filinoj de Montcalm. Alia ekzemplo estas la kapitulacaj intertraktadoj inter la Fortikaĵo de William Henry kaj la franca armeo, en kiuj Montcalm traktis Monroe kiel egalulo kaj traktis lin kun granda respekto.

Tamen, unu afero vundas la bildon de la francoj en la libro, kaj tio estis la masakro de William Henry. La masakro de William Henry estis vera okazaĵo, en kiu la kanadaj indianoj buĉis la loĝantojn de William Henry Fortikaĵo post ĝia kapitulaco dum la francaj soldatoj, gviditaj fare de Montcalm, staris flanken kaj ne levis eĉ fingron. La libro priskribas ke la efektivigo de la masakro fariĝis ebla fare de la francoj kiel la plenumo de la promeso de Montcalm al la kanadaj indianoj, en interŝanĝo por ilia lojaleco al la trono de la lilioj (franca reĝa domo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]