The Oprah Winfrey Show

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Oprah Winfrey Show
televida serio • televida programo
Originala titolo The Oprah Winfrey Show
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida intervjua programo
Aktoroj Oprah Winfrey
Amplekso
Sezonoj 25
Epizodoj 4561
Daŭro sen reklamoj 45
Elsendo
Elsendita 8 sep. 1986 – 25 maj. 2011
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La Spektaklo de Oprah Winfrey (angle: The Oprah Winfrey Show) estis sukcesa usona intervjuspektaklo aranĝita kaj produktita fare de Oprah Winfrey. Ĝi estas la plej spektita intervjuspektaklo en usona televidhistorio [1]. Ekde la unua epizodo de la spektaklo elsendiĝis la 8-an de septembro 1986 kaj ĝis 2011, preskaŭ 5,000 epizodoj estis produktitaj pli ol 25 sezonoj. La spektaklo havis inter 15 kaj 20 milionojn da spektantoj ĉiutage en Usono sole, kaj estas elsendo en 132 landoj [2][3].

La programo havas grandan influon sur siaj spektantoj kaj precipe sur la ina spektantaro kiam kelkaj el la temoj kiuj antaŭe estis vaste diskutitaj en la programo poste penetris la konscion de la usona publiko kaj usona popkulturo [4]. Dum la unuaj sezonoj de la spektaklo plejparte traktis sensaciajn socialaferojn, poste estis decidite ke la spektaklo temigus pli pozitivajn temojn inkluzive de, recenzoj de novaj libroj, intervjuoj kun famuloj, anguloj traktantaj mem-plibonigon kaj intervjuojn kun diversaj filantropoj. Kelkaj el la intervjuoj de Oprah Winfrey eĉ estis vaste kovritaj en la amaskomunikilaro ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de la intervjuo de Winfrey kun Tom Cruise dum kiu Cruise saltis sur la sofon kiam li deklaris sian amon al sia nova amatino Katie Holmes, la epizodo en kiu la aktorino kaj gastiganto Ellen DeGeneres eliris publike el la ŝranko por la unua fojo kaj la epizodo en kiu ŝi donis al la tuta spektantaro en la studio Pontiac G6 aŭtoj.

Tra la jaroj, la programo estis kritikita pro uzi sian popularecon kaj grandan potencon senresponde por reklami diversajn produktojn, kiuj ne ĉiam estas kritike prezentitaj, kaj kiuj preskaŭ ĉiam iĝas furorlibroj pro la enorma malkovro kiun ili ricevis en la programo.

La lasta epizodo estis elsendita la 25-an de majo 2011.

Dum du jaroj, Nate Barkus estis la gastiganto de televidspektaklo kiu estis konsiderita kromprodukto de la Oprah Winfrey-spektaklo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Eva Illouz, The Oprah Winfrey and the Glamour of Misery: An Essay on Popular Culture, Columbia University Press, 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]