The Pleasure Garden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Pleasure Garden
filmo
Originala titolo The Pleasure Garden
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1925
Ĝenro filma dramo, krimfilmo, muta filmo
Kameraado Gaetano di Ventimiglia
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Michael Balcon • Erich Pommer
Scenaro Eliot Stannard
Filmita en Lago de Como • Lierna • Orrido di Nesso • Isola Comacina
Loko de rakonto Ĝenovo
Muziko de Miklós Rózsa
Rolantoj Virginia Valli • Carmelita Geraghty • Miles Mander • John Stuart • Georg H. Schnell • Ferdinand Martini • Nita Naldi • Lewis Brody
Produktinta firmao Bavaria Film 
Gainsborough Pictures
IMDb
vdr

The Pleasure Garden (La plezurĝardeno) estas brit-germana muta filmo de 1925 reĝisorita de Alfred Hitchcock en sia reĝisora debuto. Bazita sur romano de Oliver Sandys, la filmo temas pru du danckorusaninoj de la Teatro "Pleasure Garden" en Londono kaj iliaj komplikaj amrilatoj.[1]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Produktoro Michael Balcon permesis al Hitchcock reĝisori tiun filmon kiam Graham Cutts, estro de Gainsborough Pictures, malakceptis permesi Hitchcock labori por The Rat.

La filmo estis filmita en Italio (Alassio, Ĝenovo kaj Lago Como) kaj Germanio. Multaj malfacilaĵoj okazis. Ekzemple kiam Gaetano Ventimiglia, la fotofilmisto, malsukcesis kaŝi la filmojn el la italaj doganistoj, la teamo devis pagi monpunojn kaj aĉeti novajn filmojn, kio serioze elĉerpis ilian buĝeton.

Por la nura fojo en la brita produktado de Hitchcock, ambaŭ ĉefaj aktoroj, nome Virginia Valli kaj Carmelita Geraghty, estis usonanoj.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Virginia Valli kiel Patsy Brand
  • Carmelita Geraghty kiel Jill Cheyne
  • Miles Mander kiel Levet
  • John Stuart kiel Hugh Fielding
  • Ferdinand Martini kiel Mr. Sidey
  • Florence Helminger kiel Mrs. Sidey
  • Georg H. Schnell kiel Oscar Hamilton
  • Karl Falkenberg kiel Princo Ivan
  • Elizabeth Pappritz kiel indiĝena junulino (eksterliste)
  • Louis Brody kiel Plantejestro (eksterliste)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]