The Song of Hiawatha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hiawatha kaj Minnehaha, statuo de Jacob Fjelde laŭ la versaĵo de Longfellow, en Minnehaha Park en Minneapolis.

The Song of Hiawatha ("La kanto de Hiawatha") estas longa, populara versaĵo de 1855, verkita de Henry Wadsworth Longfellow (1807–1882). Ĝi rakontas en formo de eposo pri mita indiana estro. La nomo estas la sama kiel tiu de Hiawatha, fama historia fondinto de la Irokeza Federacio, sed la rolulo havas apenaŭ ion komunan kun tiu krom la nomo kaj pli similas al Nanabozho, mistifikulo el indiana mitologio.

La eposo rakontas en 22 sekcioj pri la naskiĝo de Hiawatha, infanaĝo ĉe sia avino Nokomis, geedziĝo kun Minnehaha ĝis lia morto. Dume Longfellow enplektis ankaŭ aliajn indianajn legendojn.

La enplekto de aliaj legendoj, kaj ankaŭ la versa metriko memorigas pri la finna nacia eposo Kalevala, kiun Longfellow konis.