Theodore Case

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodore Case
Persona informo
Naskonomo Theodore Willard Case
Naskiĝo 12-an de decembro 1888 (1888-12-12)
en Auburn
Morto 13-an de majo 1944 (1944-05-13) (55-jaraĝa)
en Auburn
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Fort Hill Cemetery vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato YaleUniversitato HarvardLernejo Sankta-Paŭlo • St. John's Northwestern Military Academy vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo fizikistoinventistofilmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodore Willard CASE (12a de Decembro, 1888 – 13 de Majo, 1944) estis usona kemiisto, fizikisto, kaj inventisto konata pro la invento de la sistemo Movietone de sono-en-filmo.

En 1917 Theodore Case disvolvigis la detektilon de sulfido de taliumo.

Li eklaboris pri sonkino en 1921. La inventoj de lia laboratorio Case Research Lab el 1916 ĝis 1926 rezultis en la kreado de la entrepreno Case and Earl I. Sponable, kiu laboris kun Case en la laboratorio ĝis li iris kun Case al Fox Film Corporation en 1926. La ŝipalŝipa signalsistemo estis por la unua fojo testita en 1917 ĉe la marbordoj de Nov-Ĵerzejo. Atentis tion Thomas Edison, dungita de la Ŝiparmeo por taksi novajn teknologiojn. Estante kompleta sukceso, la signalsistemo estis uzita de la Ŝiparmeo dum nombraj jaroj. Li laboris ankaŭ kun aliaj fakuloj, kiel Lee De Forest, por krei sonkinan procezon similan al la sonfilmaj sistemoj uzitaj nuntempe.

Titoloj filmitaj de Case en sia procezo, ĉiuj faritaj en la Case Studioj in Auburn, Novjorkio, estis Miss Manila Martin and Her Pet Squirrel (1921), Gus Visser and His Singing Duck (1925), Bird in a Cage (1923), Gallagher and Shean (1925), Madame Fifi (1925), kaj Chinese Variety Performer with a Ukulele (1925). Gus Visser and His Singing Duck estis nomumita por la National Film Registry en 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]