Therese von Wüllenweber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Therese von Wüllenweber
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1833 (1833-02-19)
en Korschenbroich
Morto 25-an de decembro 1907 (1907-12-25) (74-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Memorigilo Therese von Wüllenweber
Okupo
Okupo monaĥino
vdr

Therese von WÜLLENWEBER (naskiĝinta la 19-an de februaro 1833 en Korschenbroich, mortinta la 25-an de decembro 1907 en Romo) estis germana monaĥino kaj kunfondinto de la ordeno de la Salvatorianinoj. De 1968 ŝi estas romkatolika beatulino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Grafino von Wüllenweber, naskiĝinte en Kastelo Myllendonk, havante kvar pli junajn fratinojn, ekde la junulaj jaroj volegis fariĝi ordena misiistino. Diversaj kongregacioj rifuzis akcepti ŝin.

En la festo de la senmakula koncipiĝo en 1888 ŝi fondis en Tivoli kun Franziskus Maria vom Kreuze Jordan virinan ordenon. Jordan ŝi ekkonis en julio 1882 en Germanujo; li fondis en decembro 1881 la ordenon de la Salvatorianoj.

Wüllenweber fariĝis ĝenerala priorino kaj ricevis la ordennomon Mario de la Apostoloj. Konfirmo de la ordeno fare ekleziaj aŭtoritajoj venis en 1911, papa aprobo sekvis en 1926. Kiel oldulino ŝi suferis pri malkreskanta vidokapablo; ŝi mortis pro astmo kaj meningito; oni entombigis ŝin, laŭ ŝia volo, sur la tombejo de Germanoj kaj Flandroj. Mallonge antaŭ la beatigo - en la 13-a de oktobro 1968 fare de Paŭlo la 6-a - okazis eltombigo. Ŝiaj ostoj troviĝas nun ĉe la sidejo de la kongregacio.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2004: munto de memortabulo ĉe la Andreo-kirko de Korschenbroich
  • 2009: placo en Wien-Hietzing eknomiĝas por ŝi kaj Jordan Wüllenweber-und-Jordan-Platz

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Madey: "Wüllenweber, Maria Theresia von". Ĉe: BBKL, volumo 17, kol. 1572-1573.
  • Albrecht Weiland: Der Campo Santo Teutonico in Rom und seine Grabdenkmäler. Band I, Herder, Freiburg im Breisgau 1988, ISBN 3451208822, p. 339 ss

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • biografio ĉe la paĝaro de la Salvatorianinoj de Austrujo