Salvatorianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portalo de la salvatoriana Klostro Sankta Miĥaelo, Vieno

La Salvatorianoj[1], kolektiĝante je honoro de la Savinto (latine: Salvator mundi), estas romkatolika ordeno, kiu konsistas el tri branĉoj: monaĥoj, monaĥinoj kaj laikoj. La oficiala latina nomo de la viroj estas Societas Divini Salvatoris, la mallongigo SDS; de la virinoj Sorores Divini Salvatoris; de la laikoj International Community of the Divine Savior.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1881 fondis la viran grupon Franziskus Maria vom Kreuze Jordan kaj en 1888, kun grafino Therese von Wüllenweber, la virinan. Beatigo de Wüllenweber estis en 1968 fare de papo Paŭlo la 6-a. Ordena ĉefo estas nuntempe Milton Zonta el Brazilo.

La germana ordenprovinco dividiĝis en 1930 kio ĉesis en 2009; nuntempe la sidejo de ĉiuj germanlingvaj anoj troviĝas en Munkeno; en aprilo 2018 estis ne tute 60 ordenanoj en tiu ĉi provinco. La sidejo internacia estas Rome. En la tuta mondo la salvatorianoj troviĝas en 30 landoj: temas pri 1250 monaĥinoj, ĉ. 1200 monaĥoj kaj 1300 laikoj.[2]

Ĝeneralaj superuloj[redakti | redakti fonton]

Spiritaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Inspiradas la salvatorianojn la taglibro de ilia fondinto, patro Jordan. Centras frazo el la evangelio laŭ Johano „Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.“ (Joh 17,3.) Patro Jordan komencis siajn spiritajn notojn kun la moto: „Ĉio por la pli granda honoro de Dio kaj por la savo de la animoj“. Intencas la salvatorianoj anonci al ĉio ke Jesuo Kristo estas la savinto de la mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Kolozs, P. Peter van Meijl SDS: Gründungscharisma von Pater Jordan – Im Spannungsfeld zwischen Ursprung, Wandel und Anpassung (1878–1915). The Best Kunstverlag, Wels 2018.
  • Stefan Samerski: "Das Mutterhaus der Salvatorianer in Rom – Internationalität versus deutsches Regulativ", ĉe: Römische Quartalschrift für Christliche Altertumskunde und Kirchengeschichte, 115 (2020), p. 183–192.
  • Martin Kolozs: Alles für den Heiland – Lebensbild des seligen Paters Franziskus Jordan. Eldono speciala okaze de beatigo de Jordan en Romo en la 2021-a jaro, Vieno 2021.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. uzon de Bernhard Eichkorn ĉe Kristana Glosaro.
  2. "Wo sind wir?"