Franziskus Maria vom Kreuze Jordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franziskus Maria vom Kreuze Jordan
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1848 (1848-06-16)
en Gurtweil
Morto 8-an de septembro 1918 (1918-09-08) (70-jaraĝa)
en Tafers
Tombo Svislando
Lingvoj germana
Ŝtataneco Grandduklando Badeno
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Okupo
Okupo presbitero
vdr
Franziskus Maria vom Kreuze Jordan, pentris Kurt Ammann

Franziskus Maria vom Kreuze JORDAN SDS (naskiĝinta Johann Baptist Jordan la 16-an de julio 1848 en Gurtweil/Waldshut-Tiengen, mortinta la 8-an de septembro 1918 en Tafers) estis romkatolika pastro, poligloto kaj fondanto de la Salvatorianoj. Lia beatigo okazis en 2021.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Originante el tre malriĉa familio spertis li en la aĝo de 14 jaroj la morton de la patro. Tio ŝanĝis lian gajegan karakteron kaj li retiriĝis por lerni kaj abstini. Post frekvento de la Supera burĝa lernejo kaj de nehumanisma gimnazio (ekde 1872) en Waldshut (kie vikario Gottfried Nägele lernigis al li la helenan lingvon), li trejniĝis kiel dekoraci-pentristo. Intertempe li perlaboris la vivon en la fervojrel-metado. Kiel 26-jaraĝulo li trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis teologion kaj filozofion ĉe Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo. Li ankaŭ membriĝis ĉe la katolika CV-korporacio KDStV Arminia Freiburg. En 1877 li eniris la porpastran seminarion en Sankt Peter im Hochschwarzwald kaj estis ordinita en la 21.7.1878.

Pro kulturbatalo li ne povas ekdeĵori en Germanujo tiel ke li iris Romon por studi la lingvojn aramean, siria kaj kopta. Taglibroskribon li plenumis en minimume 12 lingvoj; li regis 25 lingvojn kaj povis komuniki en sume 50.[1] Post studvojaĝo al Oriento kaj la Sankta Lando fondis li en la 8.12.1881 la ordenon de la Salvatorianoj por antaŭenigi eksteran kaj maleksteran misiojn. Li akceptis la ordenan nomon Francisko Mario de la Kruco. Sep jarojn pli malfrue li fondis kun grafino Therese von Wüllenweber virinan branĉon.

Papa aprobo de la kongregacio venis en 1911. La sekvintajn jarojn Jordan engaĝiĝis por stabiligi la ordenan tuton kaj laboris por ties divastigo en Eŭropo, Norda Ameriko, Suda Ameriko kaj Barato. Pro sanecaj kialoj de Jordan kaj la eksplodo de la Unua mondmilito la sidejo ordena translokiĝis al Friburgo, en neŭtralan Svislandon. En 1956 liaj ostoj eltombiĝis kaj transportiĝis al Romo.

Beatigo[redakti | redakti fonton]

Proceso beatiga startis jam en 1942. En 2011 liaj vivo kaj vivmaniero deklariĝis heroa, en la senco de la evangelio. En la 15.5.2021 kardinalo Angelo De Donatis beatigis lin en la Baziliko Sankta Johano de Laterano.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2009 placo en Wien-Hietzing nomiĝas por li kaj Wüllenweber Wüllenweber-und-Jordan-Platz.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schneider, Reinfried, "Jordan, Johann Baptist", Ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 600-601 (tie ĉi interrete)
  • Timotheus Robert Edwein SDS: Francisco Ma. de la Cruz Jordán[rompita ligilo]. Romo 1979.
  • Maurus H. Stark SDS: „Damit sie dich erkennen …“ Die Pläne des Joh. Baptist Jordan. Salvatorverlag, Steinfeld 1984.
  • Josef Brauchle: Johann-Baptist Jordan. Seine Orientreise 1880. Eldonis Michael Overmann. München 2013
  • Martin Kolozs, P. Peter van Meijl SDS: Gründungscharisma von Pater Jordan – Im Spannungsfeld zwischen Ursprung, Wandel und Anpassung (1878–1915). The Best Kunstverlag, Wels 2018.
  • Josef Brauchle: Johann Baptist Jordan. Sein Werdegang von der Geburt (1848) bis zum Weiterstudium in Rom (1878/79). tredition, Hamburg 2021, ISBN 978-3-347-31053-7 und ISBN 978-3-347-31054-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]