Gottfried Nägele

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gottfried NÄGELE (naskiĝinta la 10-an de novembro 1841 en Bonndorf-Ebnet, mortinta la 27-an de januaro 1914 en Offenburg-Waltersweier) estis romkatolika pastro kaj grava malakologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano (kies patro mortis kiam Gottfried havis du jarojn) li rajtis frekventi la gimnazion je Donaueschingen, kaj inter 1860 kaj 1864 je Konstanco. Jam tiam li sisteme komencis analizi la flaŭron de Nigra Arbaro. Li studis teologion en Freiburg kaj ordiniĝis sacerdoto en 1868. Post kapelanaj jaroj en Klettgau-Grießen, Neustadt kaj Waldshut[1] li ekdeĵoris kiel vica paroĥestro en Waltersweier. En 1883 li iĝis samloke paroĥestro kaj restis samfunkcie ĝismorte.[2]

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Komencoj de sciencaj observoj jam estis dum paŝtistaj jaroj kiam li estis knabo: li eĉ malkovris sur la kampoj de la gepatra bieno Gymnadenia nigraplanton el la orkidacoj kiu ne plu ekzistas tie. Poste lia ĉefa fokuso kuŝas pri moluskoj kaj gastropodoj. Pro ĉi-tiu okupiĝo oni ŝerce kromnomis lin helika pastro.

Neniam mem estante en la OrientoAzio li kolektis multajn helikajn domojn originantajn de tie. Por atingi tion li havis multajn kontaktojn kun diversaj misiaj stacioj. Duplikatojn li donacis al altlernejoj kaj aliaj kolektantoj ene kaj ekstere de Germanujo. Nägele flegis sciencan leterinterŝanĝon kun la profesoroj Oskar Boettger kaj la zoologo Wilhelm Kobelt de ĉe Muzeo Senckenberg. Pri la esploroj de Nägele legeblis regule en la organo de la germanaj malakologoj "Mitteilungen der Deutschen Malakozoologischen Gesellschaft".

Nägele mem publikigis fakeseojn ĉe "Nachrichtsblatt der Malakozoologischen Gesellschaft" kaj kombinis modestan vilaĝparoĥestran vivon kun disputado scienca kun fakuloj el la tuta mondo. Honorojn ĉiujn ĉu ekleziajn ĉu sciencmondajn li rifuzis akcepti.

Lia propra altvalora konkologia kolekto dum longa tempo ne plu troveblis. Mallonge antaŭmorte li estis donacinta ĝin al la amika frajburga Justus Knecht, kiu siavice transdonis la tuton al la ursulaninoj de ĉe la Katolika instituto de Frajburgo por uzo dum instruado. Dum la Dua mondmilito ĉesis la instruado en tiu ĉi domo kiu iĝis lazareto. Oni tiam trovis la ŝajne perditajn aferojn, informis fakulojn en Frankfurto ĉe Majno kaj organizis en aŭgusto 1941 vendon kaj enkorpigon en la kolektaron de la Senckenberg-muzeo.

Publikigoj[redakti | redakti fonton]

  • 1890 (kune kun O. Boettger) Zwei neue syrische Clausilien. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 22: p. 137–140
  • 1890 Zwei neue syrische Arten. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 22: p. 140–141
  • 1893 Die Molluskenfauna des nordwestlichen Persiens. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 25: p. 148–149
  • 1894 Einiges aus dem östlihen Kleinasien. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 26: p. 104–107
  • 1897 Einige neue syrische Land- und Süßwasserschnecken. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 29: p. 13–15
  • 1899 Eine neue Pomatia aus Persien. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 31: p. 28–29
  • 1899 Einiges aus Baden. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 31: p. 73–77
  • 1901 Einige Neuheiten aus Vorderasien [I]. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 33: p. 16–31
  • 1902 Einige Neuheiten aus Vorderasien [II]. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 34: p. 1–9
  • 1903 Helix pomatia L. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 35: p. 24–27
  • 1903 Einiges aus Vorderasien. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 35: p. 168–177
  • 1906 Einiges aus Vorderasien. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 38: p. 25–30
  • 1910 Einiges aus Kleinasien. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 42: p. 145–152
  • 1913 Helix aspersa MÜLLER. – Nachr. Bl. Dtsch. Malak. Ges., 45: p. 94–95

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Artur Riesterer: Der „Schneckenpfarrer“ von Ebnet (Gottfried Nägele 1841–1914). Ĉe: Stadt Bonndorf im Schwarzwald (eld.): Stadt auf dem Schwarzwald Bonndorf. Schillinger, Freiburg im Breisgau 1980, ISBN 3-921340-11-X, p. 183–184.
  • biografio ĉe Zobodat.at

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Waldshut li instruis la helenan lingvon al la ordenfondanto Franziskus Maria vom Kreuze Jordan.
  2. Franz Dor: Gottfried Nägele ein stilles Priester- und Gelehrten-Leben, Buchdruckerei der Rastatter Zeitung, Rastatt 1918