Tom Kettle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thomas Kettle)
Tom Kettle
Thomas Kettle en 1905
Thomas Kettle en 1905
Persona informo
Tom Kettle
Naskiĝo 9-an de februaro 1880 (1880-02-09)
en Dublino
Morto 9-an de septembro 1916 (1916-09-09) (36-jaraĝa)
en Batalo ĉe la Somme
Tombo Thiepval Memorial vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Graflando Dublino vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater O'Connell School • Clongowes Wood College • Universitato-Kolegio de Dublino vd
Partio Irlanda Parlamenta Partio vd
Familio
Patro Andrew Kettle vd
Parencoj Hanna Sheehy-Skeffington vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistoĵurnalisto • poeto • pledadvokato vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thomas Kettle Memorial

Thomas Michael "Tom" KETTLE (9a Februaro 1880 – 9a Septembro 1916) estis an irlanda ekonomikisto, ĵurnalisto, advokato, verkisto, poeto, soldato kaj politikisto por la Irlanda Aŭtonomeco. Kiel membro de la Irlanda Parlamenta Partio, li estis Membro de la Parlamento (MP) por Orienta Tyrone el 1906 al 1910 ĉe la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando. Li aliĝis al la Irlandaj Volontuloj en 1913, kaj poste kiam ekis la Unua Mondmilito en 1914 li enlistiĝis por servo en irlanda reĝimento kie en 1916 li trafis morton ĉe la OKcidenta Fronto.

Li estis unu el ĉefaj figuroj de la generacio kiu komence de la 20a jarcento donis novan intelektan vivon al la irlandaj politikaj partioj, kaj al la konstitucia movado al la politiko de aŭtonomeco All-Ireland Home Rule. La Granda Milito finigis kaj tion kaj lian propran vivon. Li estis elstara parolanto kun akra menso kaj detrua ingenio, kaj lia morto estis konsiderata granda perdo en Irlando por la politika kaj la intelekta vivo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Dictionary of Irish History since 1800, D. J. Hickey & J. E. Doherty , Gill & MacMillan (1980)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Day's Burden, Studies, Literary and Political (1910)
  • Home Rule Finance. An Experiment in Justice (1911)
  • Christianity and the Leaders of Modern Science (1911
  • The Open Secret of Ireland (1912)
  • Poems and Parodies (1912)
  • Irish Orators and Oratory (1915) editor
  • Battle Songs of the Irish Brigades (1915)
  • To My Daughter Betty, The Gift of God (1916)
  • The Ways of War (1917), reasons for serving in World War I (posthumous publication))
  • An Irishman's Calendar, edited by Mary Kettle

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A Dictionary of Irish History since 1800, D. J. Hickey & J. E. Doherty, p. 279, Gill & MacMillan (1980)
  • The enigma of Tom Kettle: Irish patriot, essayist, poet, British soldier J. B. Lyons (1983)
  • Oxford Dictionary|Oxford Dictionary of National Biography p. 459, Oxford University Press (2004)
  • Wigs and Guns, Irish Barristers and the Great War, Anthony B. Quinn, Four Courts Press (2005); ISBN 1-85182-935-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]