Thyde Monnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thyde Monnier
Persona informo
Thyde Monnier
Naskonomo Mathilde Monnier
Naskiĝo 23-an de junio 1887 (1887-06-23)
en Marsejlo
Morto 18-an de januaro 1967 (1967-01-18) (79-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Q3268861 vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thyde MONNIER, pseŭdonimo: Mathilde Monnier, (naskiĝis la 23-an de junio 1887 en Marsejlo, mortis la 18-an de januaro 1967 en Nico) estis franca verkistino kaj feministino.

Nico, kiun Monnier preferis al deviga restado en Parizo pro akademiaj honoroj!

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Mathilde estis komercanto. Ŝi havis rebelan kaj originalecan karakteron kaj nuptis du fojojn. Ŝi pensis ke la dominado de edzoj hejme estingus la edzinojn. El siaj du geedzecoj ŝi tiris konkludojn tute feminismajn proklamante la neceson de liberigo kiu komenciĝu kiel seksa liberigo. Du el iliaj libroj defendis tiun ĉi vidpunkton: De l'homme à la femme kaj La dernière esclave.

La jaron 1910 edzinigis ŝin Maurice Pourchier. La paro ekvivis en Allauch, vilaĝo en la departemento Bouches-du-Rhône je 12 km disde la centro de Marsejlo, ekde 1915 en Canton Rouge. Tie ili restis ĝis la divorco. La intrigo de la romano La Rue Courte okazas en la malnova vilaĝo de Allauch.

Monnier ricevis la unuan premion literaturan en 1906, por esti farinta poeziaĵon je la honoro de Mistral. Ŝi kunlaboris ĉe diversaj revuoj kaj publikigis Cette vieille romance en la jaro 1924 kaj Mon bel été en la jaro 1926. En 1936 ŝi gajnis la Premion pri libera poemfarado pro la treege malgranda libro Or moi, bateau perdu. La saman jaron ŝi skribis la unuan romanon, La Rue Courte.

Ŝia plej konata verko(ciklo) estas Les Desmichels, el kiuj unu volumo, Nans le berger, gajnis la Premion de la Librogildo en 1941. Ĝi estis poste taŭgigita por la televido. Thyde Monnier skribis ankaŭ plurajn eseojn, rememorojn kvarvolumajn (Moi)kaj teatraĵojn.

Diversaj premioj aljuĝiĝas al ŝi, antaŭ ĉio la Premio Victor Margueritte kaj la Premio de la Franca Akademio. Invitite sekvi Colette kiel anino de la Akademio Goncourt, ŝi rifuzis kaj restis en Nico.

Ekde 1975 aljuĝas la premion "Grand Prix Thyde Monnier" aŭtune la klubo "Société des gens de lettres".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Les Desmichels
    • vol I : Grand Cap, 1937
    • vol II : Le pain des pauvres, 1938
    • vol III: Nans le berger, 1942
    • vol IV : La demoiselle, 1944
    • vol V : Travaŭ, 1945
    • vol VI : Le figuier stérile, 1947
    • vol VII : Les Forces vives, 1948
  • Fleuve, Editions du Milieu du Monde, 1942
  • Barrage d'Arvillard, Editions du Milieu du Monde, 1946
  • Le vin et le sang, Julliard collection Sequana, 1946
  • Pourriture de l'homme, Editions du Milieu du Monde, 1949
  • Permission d'être heureŭ, Gallimard, 1952
  • Largo, Editions du Milieu du Monde, 1954
  • Les petites destinées
    • vol I : La rue courte, 1937
    • vol II : Annonciata, 1939
    • vol III : Cœur, 1951
  • Moi
    • vol I : Faŭ départ, 1949
    • vol II : La saison des amours, 1950
    • vol III : Sur la corde raide, 1951
    • vol IV : Jetée aŭ bêtes, 1955
  • Madame Roman, Arthème Fayard, 1957
  • La ferme des quatre reines, Plon, 1963
  • J'ai joué le jeu, Julliard, 1963
  • Filles du feu
    • vol I  : Elle sème le vent, 1967
    • vol II : Elle récolte la tempête, 1967

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thyde Monnier en la franca Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Longega biografio sur la paĝoj de Colette Comba